El Grado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Grado
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22390
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 391  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 0° 13′ O (mapo)42.1513888888890.22305555555556Koordinatoj: 42° 9′ N, 0° 13′ O (mapo) [+]
Alto 467 m [+]
Areo 63,773623 km² ( 637 7.3 623 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Grado (Provinco Ŭesko)
El Grado (Provinco Ŭesko)
DEC
El Grado
El Grado
Situo de El Grado
El Grado (Hispanio)
El Grado (Hispanio)
DEC
El Grado
El Grado
Situo de El Grado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Grado [+]
vdr

El Grado [elGRAdo] (aragone Lo Grau) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Somontano de Barbastro, en la valo de la rivero Cinca, proksime al la Akvorezervejo de El Grado. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokojn El Tozal, Artasona, Coscojuela de Fantova kaj Enate.

Ĝi limas kun la municipoj Hoz y Costean okcidente, Estada sude, Olvena, La Puebla de Castro kaj Secastilla oriente, kaj norde kun Naval. Oni parolas variaĵon de la aragona.

La loĝloko El Grado mem (467 msm)[1] estas je 69 km oriente de Huesca, sur deklivo de monteto, sur la dekstra bordo de la rivero Cinca, tre proksime de la Akvobaraĵo de El Grado. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-138 kun Barbastro sude kaj Aínsa norde pli for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam en romiaj tempoj. Estis ankaŭ araba loĝado. Constanza de Antillón donis ĝin kiel doton al sia filino Teresa, kiam tiu edziniĝis al la infanto Alfonso, estonta Alfonso la 4-a de Aragono. [2] En 1512 Antonio de Espluga, senjoro de El Grado, vendis ĝin al la urbo Zaragozo. [3] Ĝi apartenis al la episkopeco de Lérida ĝis 1571, kiam ĝi pasis al tiu de Barbastro.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj. Aliĝis al la municipo (1845) Artasona kaj Enate. Kaj poste (1970-1980) Coscojuela de Fantova.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe El Grado kie oni malaltiĝis el 1 247 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 405 loĝantoj (2022).[4]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo ĉefe rilate al la Akvorezervejo de El Grado kaj al la Sanktejo de Torreciudad, en teritorio de Secastilla.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la akvorezervejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. (ARCO, Escudos heráldicos, p. 117).
  3. (FALCÓN, 1, 339).
  4. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Grado en la hispana Vikipedio.