Olvena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olvena
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22425
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 0° 16′ O (mapo)42.1086111111110.26166666666666Koordinatoj: 42° 7′ N, 0° 16′ O (mapo) [+]
Alto 522 m [+]
Areo 15,891659 km² ( 158 9.1 659 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Olvena (Provinco Ŭesko)
Olvena (Provinco Ŭesko)
DEC
Olvena
Olvena
Situo de Olvena
Olvena (Hispanio)
Olvena (Hispanio)
DEC
Olvena
Olvena
Situo de Olvena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olvena [+]
vdr

Olvena [olBEna] (aragone Olbena) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝi nomas riversektoron en la rivero Ésera el la Akvobaraĵo de Barasona ĝis la kunfluejo kun la rivero Cinca.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Somontano de Barbastro, en la valo de la rivero Cinca, proksime al la kunfluejo kun la rivero Ésera kaj proksime de la montaro Sierra de la Carrodilla. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokon La Cuadra Blasco, nun senhomejo.

Ĝi limas kun la municipoj El Grado okcidente, kaj Estada sude en la komarko. Oni parolas variaĵon de la aragona nome estadillano.

La loĝloko Olvena mem (522 msm)[1] estas je 73 km oriente de Huesca, je 17 km de Barbastro. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo N-123 kun la Akvobaraĵo de Barasona norde kaj kun Estada, Estadilla kaj Barbastro sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam en romiaj tempoj. Estis ankaŭ araba loĝado.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Olvena kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 67 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (maizo, sunfloroj) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Olvena en la hispana Vikipedio.