Adalbert László Arany
Adalbert László Arany | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de septembro 1909 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Betlér |
Morto | la 13-an de oktobro 1967 en Ĉeĥoslovakio Rožňava |
Lingvoj | slovaka • hungara |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Hungario |
Alma mater | Universitato Komenio en Bratislavo |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • etnografo |
Adalbert László Arany [lAslO aranj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Arany Adalbert László estis hungara-ĉeĥoslovakiana lingvisto, etnografo. Lia origina familia nomo estis Anzelm.
Adalbert László Arany[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1909 en Betlér (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Betliar en Slovakio), li mortis la 13-an de oktobro 1967 en Rožňava en Ĉeĥoslovakio, (nuntempe en Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Adalbert László Arany maturiĝis en Rožňava, poste li akiris diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo en 1935, post 3 jaroj li doktoriĝis samloke. Post la diplomo li laboris en universitata instruisto kaj instruis en gimnazio en Bratislavo. De 1943 ĝis 1946 li estis esploristo ĉe la Slovaka Scienca Akademio, dum en la lernojaro 1944 li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1946 li estis eksigita de sia posteno pro lia hungara nacieco, poste li laboris en eldonejo, krome li estis signifa figuro de la hungara minoritato. En 1949 li estis arestita kaj kondamnita al trudlaboro en minejo pri uranoj. Inter 1955-1958 li estis muzeestro en Rožňava, poste li estis simpla laboristo en Bratislavo, pli poste li revenis al Rožňava.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A szlovákiai magyarság néprajza. (1941, 1990)
- Kolon nyelvjárásának fonológiai rendszere. Bevezetés a szerkezeti nyelvjárástanba. (1944, 1967)
- Gramatika jazyka slovénskeho. (kunaŭtoro, 1946)
- Trubetzkoy nyelvelméletének és fonológiájának lélektani és logikai alapjai. (1967)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Kolíňany (1993)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM41386 hungarlingva datenaro de muzeo