Adalbert Stifter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Adalbert STIFTER)
Adalbert Stifter
Persona informo
Adalbert Stifter
Naskiĝo 23-an de oktobro 1805 (1805-10-23)
en Horní Planá
Morto 28-an de januaro 1868 (1868-01-28) (62-jaraĝa)
en Linz
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per ĝismorta sangoperdo vd
Tombo Linz vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Q31030144 vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Subskribo Adalbert Stifter
Profesio
Okupo verkisto • pentristo • poeto • instruisto • preservationist vd
Aktiva en Vieno vd
Aktiva dum 1830–1868 vd
Verkado
Verkoj Rock Crystal ❦
Indian summer ❦
Witiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adalbert STIFTER (/ˈadalbɛrt ˈʃtɪftər/ [ˈadalbɛɐt ˈʃtɪftɐ]) (n. la 23-an de oktobro 1805 en Oberplan, Bohemio, m. 28-an de januaro 1868 en Linz) estis aŭstra verkisto kaj pentristo.

Adalbert Stifter

Li studis juron, matematikon kaj natursciencon en Vieno, sed lia intereso pri pentrado kaj verkado pli kaj pli fortiĝis. En la jaro 1837 li edziĝis. Kvankam famiĝanta kiel verkisto kaj pentristo, li pro financaj zorgoj vivtenis sin kiel redaktoro kaj instruisto. Liaj rilatoj al aŭtoritatuloj ofte estis tre malbonaj, lia financa situacio ne esence pliboniĝis kaj finfine lin premis sanecaj problemoj. Suferanta je hepata cirozo li provis suicidon kaj mortis sekve de ĝi du tagojn poste. La sinmortigo poste estis prisilentata, ĉar suicidintojn laŭ la tiama tradicio ne eblis normale entombigi.

La verkaro de Adalbert Stifter brilas pro la elstaraj priskriboj de pejzaĝoj, kiuj laŭ la aŭstra verkisto Peter Rosegger efikas "kvazaŭ pentritaj per la peniko". Kiel pentristo Stifter estas rigardata antaŭulo de la impresionismo, krome menciindas liaj meritoj en la konservado de artaj valoraĵoj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Studien (noveloj, 6 vol. 1844-1850)
  • Bunte Steine (rakontoj, 2 vol., 1853)
  • Der Nachsommer (romano, 1857]
  • Witiko (romano, 3 vol., 1865-1867)
  • Erzählungen (rakontoj, eld. 1869)
la naskiĝdomo de la verkisto en Oberplan

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La erikejvilaĝo,tria ĉapitro (trad. Karl Bartel, La Marto, 1911, p. 52-54)

La flugo per la Kondoro : (Fragmento el la novelo La Kondoro) ; Die Fahrt auf dem Kondor : (aus der Novelle Der Kondor) / [Trad. Ernst Werner]. - En: Austria antologio ; p. 18 - 23, kajeroj 11 - 15

Survoje al lernejo en montaro <rakonto> / Trad. E. Werner. - En: Austria antologio ; p. 26 - 30, kajeroj 16 - 18

La flugo per la kondoro. - En: Tri majstro-noveloj ; p. 30 - 32

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]