Adalberto Huleŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Adalberto HULEŜ)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Adalberto HULEŜ, ankaŭ konata sub la nomo HULES Béla [1] [huleŝ bela] (naskiĝis la 19-an de novembro 1926 en Zalabér; mortis la 7-an de marto 2002) estis hungara verkisto, poeto, filozofo, tradukisto, profesoro kaj parolanto de Esperanto (hungara esperantisto), esperantlingva verkisto kaj poeto.

Adalberto Huleŝ estas Esperanta nomversio uzita ankaŭ kiel verkista nomo en la Esperantlingvaj verkoj. Lia verkaro estis en 1980 rekonata kun eŭropa premio[2].

Vivkuro kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Memortabulo Béla (Adalberto) HULES
Memortabulo Béla (Adalberto) HULES

Huleŝ vivis en Zalabér ĝis 1938. Poste lil vivis ĝis 1944 en urbo Zalaegerszeg; li lernadis en gimnazio de tiu okcidenthungaria urbo. De februaro ĝis majo 1945 li devis servi kiel levento (membro de tiuepoka soldateca junulara organizo) en Aŭstrio. Li pasis abiturientan ekzamenon en gimnazio de cistercianoj en urbo Székesfehérvár.

En 1945 kaj 1946 li studis en la medicina universitato en urbo Pécs. Ekde 1946 li studis latinan kaj hungaran filologiojn en Budapeŝta Universitato Rolando Eötvös, akronime nomata ankaŭ ELTE. En 1951 li finstudis kaj akiris diplomon.

Inter 1951 kaj 1958 li instruadis la latinan lingvon en urbo Nagykanizsa. De septembro 1957 ĝis januaro 1958 oni malliberigis lin pro tiel nomata "kontraŭrevolucia agado" en 1956.

Somere de la jaro 1958 li transloĝiĝis en Budapeŝton. Li laboris kiel scienca esploristo ĉe la hungaria Centro de dokumendado pri Arthistorio. Poste li iĝis liberprofesiulo: li tradukadis, vivis laŭ okazaj laboroj, eniris la literaturan vivon.

En la jaro 1964 li transloĝiĝis reen al Pécs. Li instruadis la hungaran kulturon (lingvon kaj literaturon) ĝis 1976. Poste, dungate, li instruadis Esperanton je diversaj niveloj, interalie en la jaroj 1968-69 en la Pedagogia Altlernejo de Pécs. Inter 1969 kaj 1979 li laboris kiel maŝin-manipulisto ĉe la akvo-entrepreno de Pécs.

En la jaro 1979 li revenis al Budapeŝto. Li laboris ĉe Hungara Esperanto-Asocio, poste en la Bibilioteko Széchenyi. En la jaro 1980 li iĝis distingita je premio Eŭropo.

En 2001 li transloĝiĝis al vilaĝo Tinnye, kie li ofte gastigis amikojn-artistojn, por komuna laboro.

El liaj tri geedzecoj li havas kvin infanojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

1982 : Katoj kaj ĉevaloj, poemoj

1985 : Magányos iniciálé (Soleca inicialo), poemoj

1996 : Egér-pillanat (Mus-momento), poemoj

1999 : Jó és rossz (Bono kaj malbono)

2000 : Az Ember Lényeg és a Lelketlen Gép – avagy melyik lábunkra álljunk ? (Homa esenco kaj senanima maŝino aŭ kiupiede ekstari?)

2001 : Aki A-t mondott, mondjon B-t is (Kiu levis piedon, devas ekpaŝi), poemoj

Ekde la jaro 1976 aperadis liaj poemoj kaj tradukoj en Esperantaj revuoj[3].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

István Ertl en La Ondo de Esperanto pri lia poezio

Eventoj pri lia forpaso

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto-verkisto

Béla HULES[1] (en la hungara vikipedia versio)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Noto : HULES Béla [huleŝ bela] estis lia nomo registrita en Hungario, kun hungara skribmaniero.
  2. (hungara) Zalai életrajzi kislexikon - Hules Béla
  3. Noto : La verkaron de Adalberto Huleŝ prizorgas lia vidvino Borbála Kozák. Ankaŭ la indikoj ĉi tie originas de ŝi.