Adam Heinrich Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Heinrich Müller
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1779 (1779-06-30)
en Berlino
Morto 17-an de januaro 1829 (1829-01-17) (49-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Asista Tombejo de Kopenhago vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Profesio
Okupo verkistofilozofoekonomikisto • literaturkritikisto • publikigistopolitikisto vd
Laborkampo opinia ĵurnalismo • literatursciencoekonomikopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La ekonomikisto Adam Müller dum junaj jaroj

Adam Heinrich MÜLLER (naskiĝinta la 30-an de junio 1779 en Berlino, mortinta la 17-an de januaro 1829 en Vieno) estis germana germana publicisto, literaturrecenzisto, ekonomikisto, teoriulo de la ŝtato kaj pioniro de ekonomia romantismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Estis celite ke li devis studi protestantan teologion, sed de 1798 li dediĉis sin en Göttingen al la studo de leĝo, filozofio, kaj naturscienco. Li estis studento de Gustav Hugo. Reveninte al Berlino, li estis persvadita fare de sia amiko Friedrich von Gentz okupiĝi pluse pri politikaj sciencoj. Li frue havis proksiman intimecon kun Gentz estanta 15 jarojn pli olda. Ĉi tiu ligo havis gravan influon kaj sur liajn materialajn cirkonstancojn kaj lian mensan evoluon en la pli posta vivo. La du viroj malsamis vaste laŭ karaktero kaj ĉefprincipoj, sed minimume konsentis, en pli posta periodo, pri praktikaj politikaj celoj. Ilian amikecon finis nur la morto.

Müller funkciis por iom da tempo kiel staĝanto en la ĉambro Kurmärkische Kammer en Berlino. La rilatoj de Müller kun la Junker-partio kaj lia kunlaboro kun ili en opozicio al la reformoj de Hardenberg igis ajnan publikan dungadon en Prusio malebla por li. Li vojaĝis al Svedio kaj Danio, restis proksimume du jarojn en Pollando, kaj tiam iris li al Vieno. Tie li konvertiĝis al katolikismo en la la 30-an de aprilo 1805. Pere de Gentz li iĝis konata al Klemens von Metternich, al kiu li estis utila en la preparado de ŝtatartikoloj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

De 1806 ĝis 1809, li vivis en Dresdeno edukante la princon Bernardo de Saksio-Vajmaro kaj preleganto en germana literaturo, teatro, kaj politika scienco. En 1808 li redaktis kun Heinrich von Kleist la periodaĵon Phoebus. En 1809, li revenis al Berlino, kaj en 1811 al Vieno, kie li vivis en la domo de arkiduko Maksimiliano Jozefo de Aŭstrio-Este kaj iĝis la amiko de Sankta Klemento Maria Hofbauer. En 1813, li membriĝis al la oficiala aŭstra ŝtatservo kaj estis nomumita imperia komisaro kaj majoro de la ĉasistgildoj en Tirolo. Li partoprenis en la militoj por libereco, kaj pli poste, kiel konsilisto de la registaro, en la restrukturigo de la lando. 1815 li estis alvokita al Vieno, kaj iris al Parizo kun la imperia kunlaborantaro. Li iĝis aŭstra ĉefkonsulo por Saksio en Leipzig, kaj agento por Anhalt kaj Schwarzburg. Li redaktis ĉi tie la periodaĵojn Deutscher Staatsanzeiger (1816-1818) kaj Unparteiischer Literatur- und Kirchenkorrespondent. Li partoprenis la ministeriajn konferencojn en Karlsbado kaj Vieno (1819-1820), kie, estante unu el la ĉefaj personuloj reakciaj, li partoprenis en enkadrigado de la Rezolucioj de Karlsbad. En 1826 li estis nobeligita kiel Ritter von Nittersdorf kaj revokite al Vieno (1827) oni nomumis lin imperia konsilisto. Li deĵoris tiam en la imperia kancelario.

Pozicioj kaj teorioj[redakti | redakti fonton]

Müller estis distingita kiel verkisto ne nur pri politiko kaj ekonomiko, sed ankaŭ pri literaturo kaj estetiko. Lia ĉefverko estis Elemente der Staatskunst, originante de prelegoj faritaj antaŭ princo Bernardo de Saksio-Vajmaro kaj aro da politikistoj kaj diplomatoj en Dresdeno en la vintro de 1808/09. En ĝi temas en ses libroj pri la ŝtato, la leĝoj, la spirito de leĝaro en Antikveco kaj en Mezepoko, pri mono kaj nacia riĉo, pri la ekonomiaj faktoroj de la ŝtato kaj komerco, pri la rilato inter la ŝtato kaj religio. Müller klopodis kompreni la interligon inter politika kaj sociscienco, kaj, uzante la historian metodon por bazigi ilin sur filozofio kaj religio. Interesegas la antaŭparolo al la unua volumo de Elemente, kie li traktas ĝisfunde la diferencojn inter lia laboro kaj tia de Montesquieu ĉe De l'esprit des lois). Kun Edmund Burke, Friedrich von Gentz, Joseph de Maistre kaj Karl Ludwig von Haller estu taksata inter la ĉefaj kontraŭuloj de revoluciaj ideoj en politiko. En la verko Von der Notwendigkeit einer theologischen Grundlage der gesamten Staatswissenschaften (1820) Müller malaprobas kiel Haller (Restauration der Staatswissenschaften, 1816), la distingon inter konstitucia kaj civila kodekso (ĝenerala juro), kiu ripozas tute en la ideo de la ŝtatĉiopovo. Lia idealo estas mezepoka feŭdismo, laŭ kiu la restrukturigo de modernaj politikaj institucioj devus esti formita.

Romantikismo kaj ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Al la kampo de literaturo kaj estetiko, Müller apartenas al la Romantika lernejo. Li estas romantikulo eĉ en sia specialaĵo, politiko kaj ekonomiko. Lia pozicio en ekonomiko estas difinita fare de lia forta opozicio al la sistemo de Adam Smith, de materialisma-liberala (tielnomita klasikaĵo) ekonomiko, aŭ la tielnomita industrisistemo. Li konsideras Smith kiel prezentanton de malbalancigita kaj tro individuisma koncepto de socio, kio krome estus tro ekskluzive angla. Müller estas tiel ankaŭ kontraŭulo de libera komerco. En kontrasto kun la ekonomia individuismo de Adam Smith, li emfazas la etikan elementon en nacia ekonomio, la imposton de la ŝtato direkte al la individuo, kaj la religian bazon necesan eĉ sur tiu ĉi kampo. La graveco de Müller en la historio de ekonomiko estas agnoskita eĉ fare de la kontraŭuloj de lia religia kaj politika sinteno. Kelkaj el liaj ideoj, post forigo de kelkaj aferoj, iĝis baza por la adeptoj de la historia skolo de germanaj ekonomikistoj. La reakcia kaj feŭdisma penso en la skribaĵoj de Müller, kiuj konsentis tiel male kun la spirito de la tempo, malhelpis liajn politikajn ideojn iĝi de pli daŭranta influo ĉe liaj samtempuloj. Ilia religiema karaktero malhelpis ilian justan aprezon. Tamen, la instruado de Müller efikis en ankoraŭ en la 20-a jarcento florantaj teorioj pri korporaciismo kaj la entreprena ŝtato, ekzemple ĉe Othmar Spann (Der wahre Staat. Vorlesungen über Abbruch und Neubau der Gesellschaft, Vieno, 1921).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Müller estis viro de granda kaj multflanka inteligento, elstara oratoro, kaj sugestia verkisto. Pluraj de liaj verkoj estis bazitaj sur siaj propraj prelegoj; la plej gravaj (krom la supre menciitaj periodaĵoj) estas:

  • Die Lehre vom Gegensatz (Berlin, 1804)
  • Vorlesungen über die deutsche Wissenschaft und Literatur (Dresden, 1806)
  • Von der Idee der Schönheit (prelegoj; Berlin, 1809)
  • Die Elemente der Staatskunst (prelegoj; 3 parts, Berlin, 1809)
  • Über König Friedrich II. und die Natur, Würde und Bestimmung der preußischen Monarchie (prelegoj; Berlin, 1810)
  • Die Theorie der Staatshaushaltung und ihre Forschritte in Deutschland und England seit Adam Smith (2 vol., Vieno, 1812)
  • Vermischte Schriften über Staat, Philosophie und Kunst (2 vol., Vieno, 1812)
  • Versuch einer neuen Theorie des Geldes, mit besonderer Rücksicht auf Großbritannien (Leipzig, 1816)
  • Zwölf Reden über die Beredsamkeit und deren Verfall in Deutschland (Leipzig, 1817)
  • Die Fortschritte der nationalökonomischen Wissenschaft in England (Leipzig, 1817)
  • Von der Notwendigkeit einer theologischen Grundlage der gesamten Staatswissenschaften und der Staatswirtschaft insbesondere (Leipzig, 1820)
  • Die Gewerbe-Polizei in Beziehung auf den Landbau (Leipzig, 1824)
  • Vorschlag zu einem historischen Ferien-Cursus (Vieno, 1829)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adam Müller en la angla Vikipedio.