Adam von Bodenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adamo Karlostado
(1528-1577)
"Metamorfozo" de Paracelso verko eldonita en 1572.
"Metamorfozo" de Paracelso
verko eldonita en 1572.
Persona informo
Naskiĝo 1528
en Kemberg, apud Wittenberg, Elekto-Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto 24-a de decembro 1577
en Bazelo,   Svislando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Profesio
Okupo verkistokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adamo de Bodenstajno (1528-1577) estis kuracisto, alkemiisto, eldonisto, medicina verkisto, kaj disĉiplo de Paracelsus, filo de Andreas von Bodenstein (1486-1541), privata kuracisto de Georgo Frederiko, Margrafo de Brandenburgo-Ansbach (1539-1603) kaj Oto Henriko de la Palatinato (1502-1559). Li studis en la Universitato de Bazelo, eldonis serion da verkoj de Paracelso kaj estis forte influita de Arnoldo de Vilanova (1235-1311), la alkemiisto kaj kuracisto interesito pri la preparado de kuraciloj pere de alkemio[1]. Li estis filo de Andreo Bodenstein (1486-1541), renoma teologo kaj frua kontraŭulo de Marteno Lutero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li pasis sian junecon en Bazelo, kie li studis en la Universitato kaj diplomiĝis kiel Bakalaŭro en 1546, kaj ricevis sian doktorecon en 1548. Pli malfrue li kontinuis siajn studojn en Frajburgo, Lepsiko, Majenco kaj Ferrara, en Italio, kie li ricevis sian diplomon kiel doktoro pri medicino, en 1550. En la sekvanta jaro li edziĝis al Maria Jakobea Schenck zu Schweinsberg kiu mortis en 1618 en urbo Sinnershausen apud Meiningen.

Post mallonga restado en Vieno (1551), Bodenstajno restis almenaŭ ĝis 1559 serve de Oto Henriko (1502-1559), Grafo de la Rejna Palatinato, kiu estis alte favora al la alkemiaj teknikoj de Paracelso. Li nomumigis Bodenstajno-n al la posteno kiel "servisto je la ordono de la domo" (ne en la posteno kiel "kortega kuracisto" aŭ "privata kuracisto") kaj kolego de Tomaso Erasto (1524-1583), kiu plurfoje (1556) admonis lin pro tio ke li legas Paracelson. Se li tiam estis disvastiganto pri la teorioj de Paracelson ne estas klare, tamen, la doktrino de la fama kuracisto kongruis kun la orientiĝo pri "alchemia transmutatoria metallorum" (alkemia procedo pri la transmutacio de la elementoj). Enkuraĝigita de iu vojaĝanta alkemiisto (tre eble Dionysius Zecharius (1510-1556)[2] krom du aliaj amikoj el Bazelo, la konsilisto de la Margrafo Ludoviko Volfgango de Habsburgo kaj la universitata matematikisto Johannes Acronius (1565-1627), Bodenstajno decidis sekvi la vojon de la filozofa ŝtono (1559-1560) kaj ekpublikigis la verkaron de Paracelso ekde 1560 antaŭen.

Bodenstajno estis memagnoskita sekvanto de Johanno Kalvino (1509-1564) kaj Teodoro Beza (1519-1605). Li partoprenis en pluraj konfesiaj polemikoj en Bazelo kaj akuzis Sebastian Castellion (1515-1563) pri hereziaĵo (Pelagianismo) kaj danĝera trolibereco al la junaro (1563). Samtempe, la Paracelsaj eldonoj de Bodenstajno alportis seriozajn konfliktojn kun la "Consilium Facultatis Medicae" (Konsilio de la Fakultato pri Medicino) al kiu li apartenis ekde novembro 1558. Eble pro tio ke li forte alligiĝis al la "falsaj doktrinoj" de Hohenheim, en la 27-a de januaro 1564 li estas eksigita for el la universitata fakultato kaj la konsilio, dank'al la decida influo plenumita de Theodor Zwinger (1533–1588). La akuzo ke Bodenstajno estis instruanta iatrokemion[3] en la Universitato de Bazelo kuŝas sur nesolidaj bazoj.

Bodenstajno enviciĝis inter la bonkonataj personoj de la tiama Bazelo. La serion da dediĉoj kiun li faris al sekularaj altranguloj -- en kies nomaro troviĝas la imperiesto Maksimiliano la 2-a (1564-1576), la arkiduko de Aŭstrio Ferdinando la 2-a (1529-1595) kaj Kozimo la 1-a (1519-1574) -- atestas la longdistanca reto da konektiloj kiu etendiĝas trans la germanlingvaj teritorioj, inter ili Italio kaj Francio. Dum la publikado de la "ofendaj porparacelsaj eldonoj" kaj la praktikado de la iatrokemio[4], Bodenstajno apogis aliajn Paracelsidojn tiel kiel Michael Toxites (1514-1581), Gerhardus Dorneus (1530-1584), Georg Forberger (1543-1604)[5] krom Samuel Schlegel, persona kuracisto de Georgo Frederiko, Margrafo de Brandenburgo-Ansbach (1539-1603), kaj aliaj praktikaj kuracistoj. Post la morto de Bodenstajno, kiu okazis en Palmofesto 1577, Teodoro Svingero (1533-1588), kiu tiam ne plu estis kontraŭulo, sed apoganto de la Paracelsaj teorioj, formulis alte aprecindan epitafon al sia vojaĝanta kamarado: "Adamus a Bodenstein, Theophrasti Paracelsi ut primus sic fidus scitusque et opere et ore interpres, palmam victoriae suae regi triumphanti oblaturus"[6]

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dictionary of Alchemy, Mark Haeffner
  2. Dionizo Zeĥarja (1510-1556). Arkivita el la originalo je 2015-02-14. Alirita 2015-02-14.
  3. History of Analytical Chemistry: International Series of Monographs in ..., Ferenc Szabadváry
  4. Harmony in Healing: The Theoretical Basis of Ancient and Medieval Medicine, James J. Garber
  5. Alchimie et Paracelsisme en France à la fin de la Renaissance (1567-1625), Didier Kahn
  6. Adamo de Bodenstajno, preta por oferi la palmon de siaj venkoj al la triumfanta reĝo, kiel lia unua kaj plej fidela saĝa interpretisto de Teofrasto Paracelso, kaj fare kaj parole.