Adolf Bischitzky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Bischitzky
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1871 (1871-11-18)
en Dřísy
Morto 27-an de aŭgusto 1934 (1934-08-27) (62-jaraĝa)
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater fakultato de medicino en la Germana Universitato Prago
Okupo
Okupo esperantistokuracisto
vdr

D-ro Adolf BISCHITZKY [biŝicki] (naskiĝis la 18-an de novembro 1871 en Driz; mortis la 27-an de aŭgusto 1934 en Prago) estis ĉeĥoslovaka germano, esperantisto kaj kuracisto en Prago.

Li estis humanisto, liberpensulo, prezidanto de Ĉeĥa Ligo de Homaj Rajtoj. Li kunfondis en 1908 kaj prezidis ekde 1911 Societon de germanlingvaj Esperantistoj en Prago. De 1921 li estis membro de ŝtata ekzamena komisiono. Li gvidis kursojn kaj estis profesoro de Esperanto en la germanlingva Komerca Akademio en Prago. Li estis kunlaboranto de Internacia Medicina Revuo, Marto, ktp. Li tradukis Maria Magdalena de Hebbel; Suferoj de la juna Werther de Goethe; La aliformigita driado de Hugo SALUS. Li verkis ekzercaron por germanoj, 1922.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nekrologo de Ludwig Goldberger en Informilo de Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio 1934/6, paĝo 39.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]