Adolf Claus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Claus
(1838-1900)
Germana kemiisto kiu unue sugestis la heksagonan strukturon por la benzeno.
Germana kemiisto kiu unue sugestis la heksagonan strukturon por la benzeno.
Persona informo
Naskiĝo 6-a de junio 1838
en Kaselo, Germana Imperio
Morto 4-a de majo 1900
en Horheim, nuntempe Wutöschingen, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Frajburgo
Universitato de Göttingen
Universitato de Marburgo
Familio
Patro Heinrich Claus vd
Gefratoj Carl Friedrich Wilhelm Claus vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Freiburg vd
Doktoreca konsilisto Friedrich Wöhler vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf Karl Ludwig Claus (1838-1900) germana kemiisto kaj kuracisto, frato de la zoologo Carl Friedrich Claus (1835-1899), samtempulo kaj amiko de August Kekulé kaj lernanto de Hermann Kolbe (1858-1861) kaj Friedrich Wöhler la sintezinto de la ureo. Li estis profesoro pri teknologio kaj kemio, kaj rektoro (1881-82) en la Universitato de Frajburgo.

Kvankam li faris multajn studojn pri la plateno, lia laboro tuŝis ĉefe la organikan kemion. Interalie, li plenumis esplorojn pri la benzeno, la alkaloidoj, la halogenidoj, kaj la derivaĵoj de la kinolino. Li estas ankaŭ tre konata pro la sintezo de la "fenazino", en 1872, krom aliaj ciklaj kombinaĵoj. Kiel teoriulo, li pritraktis multajn tiamajn gravajn demandojn, kelkaj el ili polemikaj, tia kia la heksagona strukturo de la benzeno (1867) kaj la studo pri la heterociklaj kombinaĵoj. Li ankaŭ studis la kondensitajn ringojn de la naftaleno, antraceno kaj fenantreno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Heinrich Claus kaj Charlotte Richter. En 1867 li edziĝis al Alice Warder en Londono. Li vizitadis la sekundaran lernejon en Kaselo, sia naskiĝurbo kaj pli malfrue ricevis diplomon kiel kuracisto en la Universitato de Marburgo (1858). En 1859, li iĝis membro de la Teŭtona Korpo de Marburgo.[1]

Li estis lernanto de Hermann Kolbe (1858-1861) en la "Universitato de Marburgo",[2] kie li eniris por studi Medicinon, sed la lecionoj de Hermann Kolbe turnis lian atenton al kemio. En 1862, li ricevis sian doktorecon el Friedrich Wöhler, en la Universitato de Göttingen.

Dum kelka tempo li laboris kiel asistanto de Lambert Heinrich von Babo (1818-1899)[3] en la "Universitato de Frajburgo", tie kie li en 1867, iĝis asocia profesoro, en 1875 plena profesoro pri kemio kaj teknologio kaj post la emeritiĝo de Babo li iĝis direktoro de la kemia instituto. Claus renomiĝis pro sia centripeta formulo de la benzeno, tamen li estis la unua kiu uzis la vorton "valento" en kemio.

Kune kun siaj multaj studentoj, Claus publikigis preskaŭ 400 dokumentojn pri organika kemio. Somere de 1891, Claus komencis serion da kritikaj artikoloj pri la teorioj de Julius Lothar Meyer (1830-1895) kaj Arthur Rudolf Hantzsch (1857-1935) rilate al la strukturoj de la "benzildioksimoj" kaj "hidrazonoj",[4] en kiu li kontraŭmetis dirante ke tiuj izomeroj estis strukture identaj.

Claus eniris en la Universitato de Marburgo, en 1858.

Ĝis la fino de sia vivo, Claus defendis sian strukturan formulon de la benzeno kontraŭ reprezentado de siaj rivaluloj nome August Kekulé, Albert Ladenburg (1842-1911), James Dewar (1842-1923), Adolf von Baeyer (1835-1917), krom aliaj. En 1865, Kekulé proponis sian heksagonan ringstrukturon por la benzeno, kiel solvoprovo por la distribuado de la kvar valentoj al ĉiu karbonatomo en la benzena ringo. Kekulé sugestis aranĝon per alterne simplaj kaj duoblaj ligiloj.

La ĉeesto pri la duobla reakcio estis dubinda, ĉar la benzeno ne elmontris la tipajn aldonreakciojn de la duoble ligitaj karbonaj kombinaĵoj. Alternativaj strukturoj al tiuj de Kekulé aperis tuj kiam ĝi estis publikigita. En 1866, Claus prezentis sian diagonalan formulon. En siaj ambaŭaj alternativoj, ĉiu karbonatomo estis ligita al tri aliaj, tiamaniere ke la duoblaj ligiloj ne estis necesaj.

La strukturo de Claus estis forta rivalo de tiu el Kekulé. Kekulé mem asertis ke la strukturo de Claus estis brila, kaj Baeyer agnoskis ke ĝi solvis kelkajn demandojn, inklude de tiuj kiuj la formulo de Kekulé ne sukcesis klarigi. En 1890, Claus provis akordigi siajn ideojn al tiu de Kekulé sugestante ke la internaj kemiaj ligiloj de la benzeno estas malstabilaj kaj facile formas duoblajn aŭ diagonalajn ligilojn, dependante de la aparta kemia ŝanĝo okazinta.[5]

Claus estis forte interesita pri la teoriaj demandoj de la organika kemio kaj grande kontribuis per la disvolvado de multaj dokumentoj rilate al la strukturaj teorioj. Li estis forte kritika al la stereokemiaj vidpunktoj de van 't Hoff, asertante ke la formuloj ilustrantaj la aranĝojn de la atomoj en la spaco estis tro hipotezaj. Dum la 1890-aj jaroj li skribis plurajn dokumentojn pri la aplikadoj de la stereokemiaj ideoj far Arthur Hantzsch (1857-1935) rilate al la izomerio de la oksimoj.

Unua heksagona strukturo de la benzeno sugestita de Claus
En 1872, Claus sintezis nitrogenan ciklan kombinaĵon konatan kiel "fenazino".
Dosiero:Propiophenone hydrazone 3D.png
Fenetilhidrazono estas tipa ekzemplo de hidrazono.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Theoretische Betrachtungen und deren Anwendungen zur Systematik der organischen Chemie, ("Teoriaj konsideroj kaj iliaj aplikoj al la klasifika skemo de la organika kemio") Frajburgo 1866
  • Die Grundzüge der modernen Theorie der organischen Chemie. Frajburgo ("La fundamentoj pri la moderna teorio de la organika kemio") 1871
  • Theorie der Oxime ("Teorio pri la oksimo")

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Teŭtona Korpo de Marburgo estis scienca frateco komponita de la eksaj lernantoj el la Universitato Filipo de Marburgo. Ilia moto estis "unu por ĉiuj kaj ĉiuj por unu".
  2. Contrasts in Scientific Style: Research Groups in the Chemical and ...
  3. Chemical Structure, Spatial Arrangement
  4. Hidrazonoj estas organikaj komponaĵoj kun strukturo =C=N-NH2 kie la komenca karbonatomo estas ligita al du aliaj radikaloj. La hidrazonoj rilatas al ketonaj kaj aldehidoj kie la oksigenatomo estas anstataŭata de N=NH2 grupo.
  5. Prabook