Adolf Gutmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Gutmann
Persona informo
Naskonomo Adolf Wilhelm Gutmann
Naskiĝo 12-an de januaro 1819 (1819-01-12)
en Heidelberg
Morto 27-an de oktobro 1882 (1882-10-27) (63-jaraĝa)
en La Spezia
Lingvoj germana
Ŝtataneco Grandduklando Badeno
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr

Adolphe GUTMANN (origie Wilhelm Adolf Gutmann) (12a de Januaro 1819 – 27a de Oktobro 1882) estis germana pianisto kaj komponisto kiu estis disĉiplo kaj amiko de Frédéric Chopin.

Li ludis, en koncerto kun Chopin, Charles-Valentin Alkan kaj Pierre-Joseph Zimmerman, la transkribon de Alkan de parto de la Sepa Simfonio de Beethoven dum koncerto en 1838.[1] Chopin dediĉis al Gutmann sian Scherzo, Op. 39, publikigita en 1839.[2]

Gutmann agis kiel kopiisto por nombraj verkoj de Chopin, kaj kiel kuriero por porti leterojn de Chopin al lia familio en Varsovio. Serio de Etudes (Op. 12) de Gutmann estis dediĉita al Chopin.[1] Li ĉeestis dum la morto de Chopin kaj konservis la glason el kiu Chopin trinkis sian lastan akvon. Gutmann mortis en La Spezia.

Liaj verkoj estis tre popularaj liaepoke; sed poste iom forgesiĝis. Menciindas jenaj:

  • Nocturne Lyrique
  • Nocturne No.7, Op.20
  • Deux Nocturnes, Op.8
  • Deux Nocturnes, Op.16
  • Notturno grazioso, Op.51

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Wilhelm Adolf (Adolphe) Gutmann". Arkivigite je 2018-08-25 per la retarkivo Wayback Machine Narodowy Instytut Fryderyka Chopina. Alirita la 25an de Aŭgusto 2018.
  2. von Lenz, W. (1983). The great piano virtuosos of our time from personal acquaintance. Рипол Классик. p. 70. ISBN 5874708030. [1] Alirita la 25an de Aŭgusto 2018.