Adolf Kunc
Adolf Kunc | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1841 en Hegyhátsál |
Morto | 10-an de septembro 1905 (63-jaraĝa) en Türje |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto katolika sacerdoto |
Adolf KUNC (aŭ KUNCZ [kunc]), laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Kuncz Adolf József estis hungara pastro, monaĥo, kanoniko, instruisto, parlamentano.
Adolf Kunc [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1841 en Sál. Li mortis la 12-an de septembro 1905 en Keszthely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Adolf Kunc frekventis gimnaziojn en Keszthely kaj Szombathely. En 1857 li aliĝis al la ordeno, li ekinstruis en Keszthely en 1860, en 1863 li monaĥiĝis, en 1864 li pastriĝis. Li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1867, post 2 jaroj li doktoriĝis. Liaj plej gravaj profesoroj estis Ányos Jedlik kaj Ottó Petzval. Post siaj studoj li daŭris la instruadon, inter 1875 kaj 1884 li estis gimnaziestro en Szombathely, poste ĝis 1887 li estis parlamenta deputito de Szombathely. En 1884 li estis nomumita preposto de Csorna.
Li multe okupiĝis pri sciencoj. En 1878 li establis telefonlineon en Szombathely, post 2 jaroj li prezentis kune kun Jenő Gothard pendolon de Foucault en kupolo de Katedralo de Vizito de Maria (Szombathely).
En 1878 li ricevis signifan premion.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Légkörünk és a vele összekötött tünemények = A Szombathelyi Katolikus Főgimnázium Értesítője, 1870-71. 3-13.p.
- Szombathely-Savaria-rend. tanácsú város monographiája 1-2.r. (Szombathely, 1880-1894) - (1. rész)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2013-01-12 per la retarkivo Wayback Machine