Adolf Torstrik
Adolf TORSTRIK (naskiĝinta la 22-an de januaro 1821 en Bremeno, mortinta la 22-an de novembro 1877 samloke) estis germana klasika filologo kaj instruisto gimnazia. Anis li ĉe Maikäferbund.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Studis li ĉe la universitatoj de Kiel, Leipzig kaj Göttingen kie li en 1844 doktoriĝis post defendo de tezo pri la irlanda filozofo Johano Skoto Eriugena. Poste li private instruadis ĝis 1850 ĉe la familio de princo Davidoff je Sankt-Peterburgo. Post reveno Germanujon li instruistis ĉe la Modela Lernejo de Frankfurto ĉe Majno antaŭ plukleriĝi je Sorbono de Parizo kaj en altlerneje je Berlino: tie ĉi li ekkontaktis la filozofihistoriiston Eduard Zeller.
De pasko 1858 li estis orda instruisto (poste profesoro) ĉe Malnova Gimnazio de Bremeno. Paralele al la pedagogiaj taskoj li okupiĝis science pri la skribaĵoj de Aristotelo. Aperis en 1862 lia tekstkritika eldono de la verko De anima. La Prusa Akademio de Sciencoj dungis lin en 1874 por helpi realigi la projektegon Commentaria in Aristotelem Graeca (CAG). En kadro de ĝi estiĝu modernaj eldonoj de antikvaj komentoj priaristotelaj: por tio Torstrik havis forpermeson de po ses monatoj en 1875 kaj 1876 por viziti multpromesajn bibliotekojn en Italujo, Anglujo, Hispanujo kaj Francujo. En marto 1876 la akademio nomumis lin ĉefprofesia redaktisto, post kiam jam en februaro 1876 estis lia elektiĝo je koresponda membro.
Mallonge post la reveno el la dua esplorvojaĝo, li forpasis en la aĝo de 56 aroj. Postanto lia en la CAG-redaktado iĝis Hermann Diels: li finis la tuton en 1909.
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Philosophia Erigenae ex ipsius principiis delineata. Particula prima: Trinitatis notionem complectens. Göttingen 1844 (disertacio; Guglolibro).
- Aristotelis De anima libri III. Recensuit Adolfus Torstrik. Berlin 1862 (Guglolibro). Represo en Hildesheim 1970.
- "Das Jahr der Erhebung und die Erziehung". Ĉe: Programm der Hauptschule zu Bremen. Dubbers, Bremen 1871, p. 16–29
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gustav Kißling: Bremische Biographie des 19. Jahrhunderts. Bremen 1912, p. 491-492
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Adolf Torstrik en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Wilt Aden Schröder: etbiografio ĉe: Teuchos-Prosopographie
- ligiloj ĉe DDB