Adolphe d'Angeville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Adolphe d'Angeville

En funkcio:
1834 – 1848

Naskiĝo 20-a de majo 1796
en Lompnes
Morto 16-a de majo 1856
en Lompnes
Nacieco Francio Francio
v  d  r
Information icon.svg

Adolphe d'Angeville (n. la 20-an de majo 1796 - m. la 16-an de majo 1856) estis franca politikisto.

Li entreprenis karieron kiel militŝipisto en 1811, kaj forlasis la francan militŝiparon en 1821 kun la rango de leŭtenanto. Li sekve dediĉis sin al agronomio, antaŭ ol fariĝi deputito de la departemento Ain en la periodo de la julia monarkio, de 1834 ĝis 1848. Li apartenis al la plimulto favora al la reĝimo, sed laŭ aliaj deputitoj konservis senson de sendependeco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)