Adorján Divéky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Adorján DIVÉKY [divEki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Divéky Adorján estis hungara historiisto, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1930).

Adorján Divéky [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1880 en Hungara reĝlando, en Alsókubin (nuntempa Dolný Kubín en Slovakio). Li mortis la 25-an de majo 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adorján Divéky frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li ekinstruis en diversaj gimnazioj. Inter 19091911 li plulernis en universitato de Krakovo. En 1917 li iris al Varsovio por esplori en arĥivo, baldaŭe li instruis la hungaran historion en la universitato. En 1939 li hejmenvenis kaj instruis en universitato de Debrecen. En 1950 li emeritiĝis. Li konstante okupiĝis pri polaj-hungaraj rilatoj en la historio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Felső-Magyarország kereskedelmi összeköttetése Lengyelországgal főleg a XVI.-XVII. században (1905)
  • Magyarok és lengyelek a XIX. században (Hungaroj kaj poloj en la 19-a jarcento) (1919)
  • A Lengyelországnak elzálogosított XVI szepesi város visszacsatolása 1770-ben (1929)

Fontoj[redakti | redakti fonton]