Adrian Bourcevet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrian Bourcevet
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1971 (1971-08-10) (52-jaraĝa)
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ekonomikistoesperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Adrian BOURCEVET (naskiĝis la  10-an de aŭgusto 1971(nun 1971-08-10), do nun 52-jara) estas germana esperantisto kaj ekonomikisto, el historie hugenota familio en Berlino. Li en la jaro 1990, 18-jara, estis ĵus lernanta Esperanton en Orienta Berlino, aktiviĝis en la Esperanto-Junularo de GDR (GDREJ), vidis kiom malbone funkciis la ĵus instalita oficejo de GDREJ en komence tri, poste unu ĉambro en la eksa centralo de la ŝtata komunisma junulara amasorganizaĵo FDJ, kaj kun precipe Thomas Pusch, kiu tiun jaron kiel studento ofte alvojaĝis el okcidenta Germanio kaj praktike translokigis siajn studojn al Berlino, sed ankaŭ kun iuj aliaj junaj volontuloj ekipis kaj vivigis la oficejon, en vizio ke ĝi iĝos la "dua oficejo de GEJ". Kiam fine de tiu jaro la TEJO-sekcioj de okcidenta kaj orienta Germanio jam unuiĝis, unu el la plej rapidaj fuzioj inter okcidenta kaj orienta Germanio post la reunuiĝo de Germanio la 3-an de oktobro 1990, la nova GEJ-prezidanto Thomas Pusch prenis lin kiel unu el tri junaj esperantistoj el eksa GDR en la novan estraron. Li restis respondeca pri la berlina oficejo, kvankam li mem jam fine de 1990 translokiĝis al Hildesheim, poste Wunstorf, en la federacia lando Malsupra Saksio, kie li komencis metian edukon kiel podetala komercisto. En Berlino intertempe plivastiĝis la volontula teamo pri la orienta oficejo, kun interalie Werner Breitung, Steffen Pietsch, Heidi Schiller, Birke Dockhorn kaj Vera Tautorat, kaj foje helpo de pli longtempaj junaj esperantistoj kiel Torsten Bendias, Andreas Jacobs kaj Sabine Trenner. Sekve Adrian plurajn jarojn estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo,[1] ekde 1995 kiel estrarano pri financoj, kio en GEJ ne signifis nur kontadon, sed grandparte ankaŭ akirojn de ŝtataj subvencioj. Komence de la 2000-aj jaroj li plu translokiĝis al Svislando, kie li laŭ la stato komence de 2023 vivas kaj laboras en Einsiedeln.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 12
  2. vidu lian twitter-konton en la eksteraj ligiloj,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]