Birke Dockhorn
| Birke Dockhorn | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-a jarcento |
| Lingvoj | germana • Esperanto • angla • korea |
| Nacieco | Germano |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Bertilo Wennergren |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Birke Dockhorn estas germana esperantistino, kiu partoprenas en la Esperanto-movado ekde la fino de la 1980-aj jaroj. Post infaneco en Schwerin, ŝi studis koreanistikon en la Humboldt-universitato en Berlino, tie aktivante en Germana Esperanto-Junularo kaj ties landa asocio de Berlino kaj Brandenburgio, kaj post la finstudo laboris en la universitato de Tübingen.
En 2002 ŝi edziniĝis kun la svedo Bertil Wennergren, kaj nun la paro vivas en la vilaĝeto Schossin de Meklenburgo-Antaŭpomerio.
Plurajn jarojn ŝi aktivis kiel kursestrino en la internacia lingvolerna renkontiĝo Somera Esperanto-Studado (SES). Precipe tamen ŝi instruas universitatan pedagogion, lernejan pedagogion, pedagogion pri instruado de la germana al ne-germanoj kaj donas kursojn pri la korea lingvo.
En 2025 Birke Dockhorn estis elektita en Akademion de Esperanto [1].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- profesieca prezenteto de ŝi en la retejo xing (germane)
- privata facebook-paĝo
- 41-minuta filmo pri prelego de ŝi en 2012, en la retejo youtube (esperante)
- Intervjo kun Birke Dockhorn dum NASK 2024 por la podkasto Usone Persone

