Adriana Basile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adriana Basile
Persona informo
Naskonomo Adriana Basile
Naskiĝo 30-an de novembro 1585 (1585-11-30)
Morto
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando de NapoloItalio
Familio
Frat(in)o Giambattista Basile
Infano Leonora Baroni
Okupo
Okupo komponistoaktoro • operkantisto • muzikinstrumentisto
vdr

Adriana BASILE (ĉ. 1580 – ĉ. 1640) estis virtuoza itala kantistino, komponistino kaj instrumentisto de la frua 17-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en arta kaj muzika familio, en Posillipo proksime de Napolo. Junaĝe ŝi elstaris kiel kantistino, kaj en interpretado de harpo kaj gitaro, instrumentoj per kiuj ŝi kutimis akompani sian voĉon. Ŝia famo disvastiĝis tra Italio. Ŝian arton kaj belecon tiutempe laŭdis princoj, nobeluloj kaj kardinaloj. Ĉar ŝi akiris fruan famon tra la lando, kaj ŝi jam estis vaste konata kiel Basile, ŝi daŭre uzis sian familian nomon post sia geedziĝo, kio okazis ĉirkaŭ la jaro 1600.

Kiam la famo de Adriana transiris la napolajn limojn kaj ŝia ĉeesto estis postulata en la kortegoj de famuloj, Vincenzo Gonzaga, la Duko de Mantovo, kvazaŭ obsede volis havi ĉi tiun faman artistinon en sia kortego. Por allogi ŝin, li ŝparis neniun klopodon. Tamen ne estis facila tasko, nur post dujara intertraktado, ŝi akceptis la dukan peton. En majo 1610 Adriana forveturis al Mantovo kun sia tuta familio: ŝia edzo Mutio Baroni kaj iliaj tri gefiloj, krom du fratoj -unu poeto, la alia komponisto- kaj du fratinoj, ambaŭ kantistinoj. Tien ili alvenis en junio, post trairi Romon, Braccianon kaj Florencon. En Romo, Adriana havis la ŝancon impresi per sia arto la kardinalon Fernando Gonzaga, poeto, komponisto kaj dua filo de la duko Vincenzo. Tuj li estis kaptito de la ĉarmoj de Adriana, kaj sendis al sia patro novaĵojn pri la vojaĝo de la delegacio kaj la beleco kaj talento de la artistino.

En Florenco, Adriana Basile renkontis famajn muzikistojn kiel Bardi, Fontanelli kaj Caccini, kiujn ankaŭ emociigis ŝiaj virtuozecoj. Ŝi estis gastigita en la domo de Giulio Caccini, kie la grafo Giovanni Bardi mem aŭskultis ŝin, konfirmante, ke ŝi estas la plej bona kantistino. Finfine la familio Baroni-Basile alvenis en Mantovo somere 1610 kaj eniris al la servo de la duko Vincenzo, kiu superŝutis ŝin per valoraj donacoj, kaj poste nomis ŝin Baronino de Piancerreto, en Monferrato.

En 1611 la fama komponisto Claudio Monteverdi, kiu tiam loĝis ĉe la kortego de Mantovo, priskribis en letero la arton de Adriana Basile per ĉi tiuj vortoj: “... Ĉiun vendredan posttagmezon ni muzikas en la Halo de Speguloj. Sinjorino Adriana ekstaras por kanti muzikon kune kaj entreprenas ĝin kun tia potenco kaj impona beleco, kiu ĝojigas la sensojn kaj preskaŭ transformas la ĉambron en novan teatron”. Li estis tiel impresita per la beleco de ŝia voĉo, ke li komponis plurajn verkojn por ŝi.

La violagambisto André Maugars priskribas recitalon, ĉe la hejmo de la filino de Adriana, Leonora Baroni, en kiu ŝi ludis la teorbon, dum siaj patrino kaj fratino ludis la liron kaj la harpon respektive: “….mi forgesis mian mortan staton kaj ekpensis, ke mi estas inter la anĝeloj ĝuantaj la ĝuojn de la feliĉuloj."

Neniu el la muziko de Basile postvivas, sed oni scias, ke ŝi improvizis kanzonojn, inkluzive en konkurso kun Franceska Caccini en novembro 1623. Ankaŭ estas konate, ke Basile sendis kanzoneton al Elizabeto de Savojo en 1620. Claudio Monteverdi ankaŭ komentis, ke Adriana kaj ŝiaj fratinoj verkas sian propran muzikon por drama peco, en kiu ili ĉiuj planis kune kanti. Monteverdi asertis, ke Basile estis tiel talenta kantistino kiel Francesca Caccini, kiu tiutempe estis ĉe la kortego Medici, kun kiu li foje kantis. Laborante por la kortego de Mantovo, Adriana Basile aktore vojaĝis al Florenco, Romo, Napolo kaj Modeno. En 1626 ŝi retiriĝis de la servo de Gonzaga kaj translokiĝis al Napolo kaj poste al Romo, kie ŝi plu koncertis.

Adriana Basile estas konsiderata unu el la plej grandaj stelulinoj, kiujn la itala muziko de la 17-a jarcento konis. Ŝia famo kaj ĉarmo altiris la intereson de diversaj komponistoj kaj verkistoj, kiuj dediĉis siajn poemojn kaj postlasis muzikajn omaĝojn je ŝia honoro.  Ĉi tiu kolekto de poeziaj omaĝoj estis kompilita en la volumo “La teatro de la gloroj de la sinjorino Adriana Basile” (Il Teatro delle glorie della signora Adriana Basile) kiu estis unue eldonita en Venecio en 1623 kaj poste, plivastigita en Napolo en 1628, kaj en 1640 en la kolekto “La ideo de vigilo” (L'idea della veglia).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 66 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Alessandro Ademollo, La sonorilo'Adriana ed altre virtuose del suo takto alla corte di Mantova: contributo di documenti por la sotoriam della musica en Italia nel primo quarto del seicento. Castello: Lapi, 1888.
  • Alessandro Ademollo, mi Basile alla corte di Mantova, secondo documenti inediti o rari (1603-1628). Genova, Tipografia del R. Istituto Sordo-muti, 1885
  • Alessandro Ademollo, La sonorilo' Adriana Milano (1611), Milano: R. Stabilimento musicale Ricordi [1885].
  • Kathryn Bosi Monteath, "la harpo de Adriana: pentraĵoj, poezia figuraĵo kaj muzikaj tributoj por la Sirena di Posilippo", Imago Musicae, XXX, 2019, pp. 75–103.   
  • Kathryn Bosi Monteath, “6. Antiveduto Gramatica: Sankta Cecilia kun du anĝeloj. Portretita instrumentojn”, en "Mirindaĵoj de sono kaj beleco" : itala Barokaj muzikaj instrumentoj, katalogo de la ekspozicio Florenco, 12 junio-4 novembro 207, Florenco, Giunti, 2007, pp. 146–47.
  • Nocerino, Francesco,“Il Canzoniere di Adriana Basile: nuove considerazioni su un inedito napolitano.” Musica: storia, analisi e didattica. Contributi del XX Convegno annuale della Società italiana di musicologia. Ed. De Antoni Caroccia & Francesco Di Lernia. Foggia: Claudio Grenzi Editore (Quaderni del Conservatorio Umberto Giordano di Foggia II), 2014, p. 119–29.
  • Suzana Parisi. "Adriana Basile", Boska Muziko Enreta, ed. L. Macy (aliris 5a de novembro, 2006), grovemusic.Com (abona aliro).
  • Liliana Pannella, «BASILE, Andreana (Andriana), detta la bella Adriana». Je : Dizionario Biografico degli Italiani, Vol. VII, Roma : Istituto della Enciclopedia Italiana, 1965 (enrete)