Adrien Basin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrien Basin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1456 (1456-11-30)
en Bruĝo
Morto 30-an de novembro 1497 (1497-11-30) (41-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponistokantorodiplomato
vdr

Adrien Basin (fl. 14571476; mortinta post 1498) estis Franc-flandra komponisto, kantisto kaj diplomato de la Burgonja skolo de la frua renesanco. Li estis surlistigita kune kun Antoine Busnois kaj Hayne van Ghizeghem kiel unu el la personaj kantistoj de Karlo la sentima, duko de Burgonjo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oni nur malmulte scias pri lia frua vivo, kaj li unuan fojon aperas en la notoj kiel kantisto de Isabella de Bourbon, edzino de Karlo la sentima. Poste li ŝajne aliĝis la personan kapelon de Karlo, kiam tiu ĉi dukiĝis. Malsame ol multaj el la muzikistoj de la burgonja kortego, kiuj akompanis Karlon (kiu amis muzikon samkiel militojn, kaj ŝatis muzikan distron dum liaj militaj aventuroj) ankaŭ dum liaj militiroj, Basin ŝajnas restinti en Bruĝo plejparton de sia tempo. Post la morto de Karlo dum la batalo de Nancy en 1477, Basin servis la kortegon kiel diplomato laŭ notoj el la 1480-aj jaroj. La lasta noto pri lia vivo datiĝas en 1498, kiam li estis nomita kiel heredanto de lia frato Pierre.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu transviva muziko de Basin estas sekulara, kvankam kelkaj el la anonimaj verkoj en la manskribaĵoj de la epoko povus esti el lia plumo. El liaj sekularaj kantoj unu vaste populariĝis. Nos amys vous vous abusés estis uzata de diversaj postaj komponistoj inkluzive Tinctoris kiel fonto por meskomponaĵoj, kaj oni trovis multnombrajn kopiojn de la kanto, kelkaj en kolektoj tiel for kiel Pollando kaj Portugalio. Antaŭ la ekesto de muzikpresado komence de la 16-a jarcento, tia distribuado maloftas kaj ĝenerale montras la popularecon de muzikaĵo.

Datoj pri la komponado de la kantoj de Basin ne estas konataj, sed eble ili estus skribitaj dum la periodo, kiam li estis kantisto ĉe Karlo. Se li poste verkintus muzikon, aŭ ĝi ne transvivus aŭ ĝi transvivus anonime.

Referencoj kaj rekomendata literaturo[redakti | redakti fonton]