Adrien Leroy de La Tournelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrien Leroy de La Tournelle
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1803 (1803-02-20)
en Liono
Morto 20-an de aŭgusto 1860 (1860-08-20) (57-jaraĝa)
en Coligny
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo politikisto • magistrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adrien Leroy de La Tournelle estis franca politikisto, juĝisto kaj deputito naskiĝinta la 20-an de februaro 1803 en Liono (Rodano) kaj mortinta la 20-an de aŭgusto 1860 en Coligny (Ain).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vicprokuroro de Liono en 1830, poste asesoro de la ĝenerala prokuroro ĉe la Ĉambro de pajroj, Adrien Roy de La Tournelle sekve fariĝis ĝenerala vicprokuroro en Parizo, ĝenerala prokuroro en Nîmes kaj fine ĝenerala prokuroro en Orléans. En 1844, li enoficiĝis kiel unua prezidanto de la reĝa kortumo de Dijon[1].

Adrien Leroy de La Tournelle estis nomumita kiel oficiro en la ordeno de la Honora legio la 22-an de aŭgusto 1860[2]. Li estis entombigita en la komunuma tombejo de Montoire-sur-le-Loir[3].

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Adrien Roy de La Tournelle estas elektita kiel deputito de la departemento Ain en 1840 kaj sukcese konservis sian mandaton ĝis 1848. Li seĝis ene de la majoritato favora al la tiutempa reĝimo de la julia monarkio. En 1844, pro lia nomumo al la posteno de unua prezidanto de la apelacia kortumo de Dijon, li devis denove kandidatiĝi pri deputiteco antaŭ la voĉdonantoj por konfirmi sian mandaton. Li estis poste reelektita en 1846[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]