Aferoj konindaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aferoj konindaj (angle Stuff You Should Know, akronime SYSK) estas podkasto gastigita fare de Josh Clark kaj Charles W. "Chuck" Bryant kiu estis publikigita ekde 2008 kaj estas unu el la plej popularaj en la mondo. Ĝiaj epizodoj ricevas milionojn da elŝutoj ĉiusemajne kaj regule troviĝas en la 10 plej elŝutitaj podkastoj ĉe iTunes [1].

Stuff You Should Know klarigas al siaj aŭskultantoj ĉiajn fenomenojn inter la tero kaj la ĉielo en konversacia kaj malstreĉa stilo [2]. Televidserio bazita sur la podkasto elsendiĝis en la Discovery Channel [1].

Josh Clark kaj Chuck Bryant estis origine redaktistoj ĉe HowStuffWorks, la reta publikigo sub kiu la podkasto funkciis.  HowStuffWorks ŝanĝis manojn multajn fojojn ĝis, sub merkatigofirmao System1, ĉiuj podkastoperacioj estis transdonitaj sub la Stuff Media nomo,  kiu en 2018 estis vendita al IHeartMedia.

Pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Popularega usona podkasto en la 25-a de januaro publikigis longan, tre favoran epizodon pri Esperanto. La epizodo havas la esperantlingvan titolon "Esperanto: Tre Mojosa", kaj ampleksas 48 minutojn. En ĝi la programgvidistoj Josh Clark kaj Chuck Bryant en amuza maniero rakontas pri Esperanto, ĝia historio, idea fono kaj nuntempa uzo. Estas menciite ankaŭ, ke la lingvo kaj esperantistoj mem estis persekutataj de Hitlero, kiu nomis ĝin sekreta lingvo de judoj, kaj de Stalino, kiu nomis ĝin lingvo de spionoj.

Libera Folio: Populara usona podkasto rakontas pri Esperanto la 31an de januaro 2024

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]