Afrika kaj Malagasia Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrika kaj Malagasia Unio
emblemo
Membroŝtatoj
Membroŝtatoj
organizaĵo
Komenco 1965 vd
Fino 1985
Antaŭe Brazzaville Group vd
Poste Organizaĵo por Afrika Unueco vd
Sidejo Brazavilo
vdr

La Afrika kaj Malagasia Unio (france Organisation Commune Africaine Malgache et Mauricienne, akronime OCAMM) estis internacia regiona organizaĵo por kunlaboro en diversaj regionoj de Afriko, establita en Nuakŝoto, Maŭritanio la 12-an de februaro 1965 fare de 12 ŝtatoj kiuj ĝis tiam aliĝis al la UAM (l'Union africaine et malgache, Afrika kaj Malagasa Unio) kaj , post ĝia dissolvo, en marto 1964, al la UAMCE (l’Union africaine et malgache de coopération économique, Afrika kaj Malagasa Unio de Ekonomia Kunlaboro) [1].

La OCAMM-statuto, subskribita en Tananarivo la 25-an de junio 1966 fare de la ŝtatestroj de la membrolandoj, asignis la organizajn celojn de kunlaboro en la politika kaj ekonomia kampoj [2][3].

La ĉefa korpo de la OCAMM estis la konferenco de ŝtatestroj, kiu kunvenis en la ĉefurboj de la membroŝtatoj. La Konstanta Sekretariejo estas bazita en Jaundo, Kamerunio.

OCAMM dissolviĝis la 23-an de marto 1985.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Osmańczyk, Edmund Jan. (2003) Encyclopedia of the United Nations and International Agreements. Taylor & Francis, p. 34–35. ISBN 978-0-415-93921-8.
  2. Arnold, Guy. (2001) A Guide to African Political & Economic Development. Taylor & Francis, p. 94–95. ISBN 978-1-57958-314-9.
  3. Peaslee, Amos Jenkins. (1974) International Governmental Organizations: Constitutional Documents. BRILL, p. 278. ISBN 978-90-247-1601-2.