Agata Kornhauser-Duda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agata Kornhauser-Duda
Persona informo
Agata Kornhauser-Duda
Naskiĝo 2-an de aprilo 1972
en Krakovo, Pollando Pollando
Religio katolikismokatolika eklezio vd
Etno judoj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Philology of the Jagiellonian University • Bartłomiej Nowodworski High School vd
Partio Juro kaj Justeco vd
Familio
Patro Julian Kornhauser vd
Gefratoj Jakub Kornhauser vd
Edz(in)o Andrzej Duda
Infanoj Kinga
Profesio
Okupo germanisto • instruisto vd
Unua damo de Pollando
Dum 6-an de aŭgusto 2015
Antaŭulo Anna Komorowska
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agata KORNHAUSER-DUDA (naskiĝis la 2-an de aprilo 1972 en Krakovo), estas la edzino de la Prezidanto de Pollando, Andrzej Duda kaj tiel ŝi estas nomita La Unua Damo de Pollando. Ŝi estas instruisto de germana lingvo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Kraków kaj ŝi estas la infano de Julian Kornhauser, verkisto, tradukisto, literatura kritikanto, aŭtoro de libroj por infanoj kiu dediĉis libron de poezio al ŝi en 1981 kaj Alicja Wojna - polonistino. Ŝi havas fratinon de Jakub, poeto kaj tradukisto, instruisto ĉe la Jagelona Universitato[1].

Ekde 21 de decembro 1994 ŝi estis edzino de Andrzej Duda.  Ili havas filinon nomata Kinga, naskiĝinta en 1995, jurstudentino.[2].

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas germana instruisto ĉe la Mezlernejo nome de Johano la 3-a Sobieski en Krakovo, kie ŝi eklaboris ekde 1998. Ŝi estis priskribita kiel postulema sed justa kaj diligenta instruisto. La lernejo estas la alma mater de ŝia edzo, ŝi finis en 1991 ĝian rivalon Mezlernejon nome de Bartomiej Nowodworski en Krakovo. En 1997 ŝi skribis ŝian disertaĵon sur la verkoj de Horst Bienek ĉe la Jagelona Universitato, kie ŝi kaj ŝia edzo renkontis.

Unua Damo de Pollando[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas la Unua Damo de Pollando ekde la 6-a de aŭgusto 2015, kiam ŝia edzo fariĝis Prezidanto de Pollando. En la 24-an de majo 2015, li gajnis la duan rondon de la prezidenta balotado, atinganta 51.55% el la voĉdono kontraŭ la 48.45% gajnita de lia rivalo Bronisław Komorowski[3]. Dum la kampanjo ŝi subtenis ŝian edzon per prezentado en partiaj elsendoj.

Kiel la unua damo ŝi entreprenis karitatan agadon patronante al pluraj kampanjoj. Ekzemple en 5-an de septembro 2015 ŝi partoprenis en Nacia Lernado de romano "La Pupo" de Bolesław Prus[4]. Ŝi vizitas lernejojn, infanĝardenojn, malsanulejon. Ŝi ankaŭ akceptas lernejvojaĝoj en Palaco de Prezidanto. Ŝi partoprenas en prezidentaj eksterlandaj vizitoj kaj en vizitoj de reprezentantoj aliajaj ŝtatoj en Pollando[5].

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Granda Rubando de la Ordo de Leopoldo - 2015, Belgio[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de Unua Damo (pole). Arkivita el la originalo je 2018-03-20. Alirita 2015-11-30.
  2. Unua filino Kinga (pole).
  3. "PKW" La Prezidanta balotado (pole).
  4. La Prezidanta Paro komencis La Nacia Lernado de "Pupo" (pole). Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-11-30.
  5. Aktiveco de Unua Damo (pole). Arkivita el la originalo je 2015-11-26. Alirita 2015-11-30.
  6. Belga Reĝa Paro kun oficiala vizito en Pollando (pole). Arkivita el la originalo je 2015-10-25. Alirita 2015-11-30.