Agavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agavacoj)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planta speco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Agavo (mitologio).
verŝajne Agave americana

Agavo (komprenata ĉi tie ĉiujn agavojn, speciojn de familio agavacoj (Agavaceae)) estas iu ajn specio de agavacoj.

La agavacoj (Agavaceae) estas familio el ordo lilialoj (Liliales). La familio havas 22 genrojn kaj ĉirkaŭ 720 speciojn. Ili estas ofte arbaj plantoj kun malalta trunko, disvastiĝintaj en tropikaj, subtropikaj, moderaj klimatoj. La lancofromaj, mallarĝaj folioj kreksas el la bazo. La folioj estas karnecaj, dentaj. Plimulton de la specioj karakterizas multflora infloresko. La frukto estas kapsulobero.

La plej grava genro estas la agavo-genro (Agave) pro la fibroj ekspluateblej el la folioj. gravaj specioj kaj uzoj

  • Sisalo (Agave sisalana) donas la plej valorajn durajn fibrojn.
  • Blua agavo (Agave tequilana) uzatas por fari Tekilon
  • A. fourcroydes : Henequen-fibro
  • A. cantala : cantala- aŭ manila maguey-fibro
  • A. americana: ornamplanto (folioj longas 1,5–1,8 m; infloresko 7,5–12 m).

Alia grava genro estas la Yucca-genro, kies specioj havas lignecan tigon kaj dornajn foliojn.

Pliaj genroj estas Nolina (Nolina recurvata), Dasylirion (Dasylirion acotrichum), Cordyline (Cordyline indivisa, C. australis, C. terminalis), Dracaena, Sansevieria, Polianthes (Polianthes tuberosa) kultivata pro volatila oleo).

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Agavo, nekuirita
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 70 kkal   290 kJ
Karbonhidrato 16.23 g
- Amelo 0.24 g
- Sukeroj 2.58 g
- Fibro 6.6 g
Graso 0.15 g
Proteino 0.52 g
Akvo 81.83 g
Vitaminoj
A-vitamino  37.0 IU
beta-karoteno   μg 0%
Tiamino (B1-vitamino)  2.9e-2 mg 2%
Riboflavino (B2-vitamino)  3.9e-2 mg 3%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.162 mg 1%
Pantotena acido (B5-vitamino)  4.1e-2 mg 1%
Piridoksino (B6-vitamino)  5.5e-2 mg 4%
C-vitamino  4.0 mg 7%
E-vitamino  0.23 mg 2%
K-vitamino  5.3 μg 5%
Mineraloj
Kalcio  417.0 mg 42%
Fero  1.8 mg 14%
Magnezio  55.0 mg 15% 
Mangano  9.4e-2 mg 4% 
Kalio  127.0 mg 3%
Natrio  14.0 mg 1%
Zinko  0.15 mg 2%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle
Agava nektaro
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 310 kkal   1300 kJ
Karbonhidrato 76.37 g
- Sukeroj 68.03 g
- Fibro 0.2 g
Graso 0.45 g
Proteino 9.0e-2 g
Akvo 22.94 g
Mineraloj
Kalcio  1.0 mg 0%
Fero  9.0e-2 mg 1%
Magnezio  1.0 mg 0% 
Mangano  5.0e-3 mg 0% 
Kalio  4.0 mg 0%
Natrio  4.0 mg 0%
Zinko  1.0e-2 mg 0%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle

Agavoj estas riĉaj je karbonhidratoj kaj akvo. Krome ili enhavas diversajn mineralojn kaj vitaminojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]