Agavo
Agavo (komprenata ĉi tie ĉiujn agavojn, speciojn de familio agavacoj (Agavaceae)) estas iu ajn specio de agavacoj.
La agavacoj (Agavaceae) estas familio el ordo lilialoj (Liliales). La familio havas 22 genrojn kaj ĉirkaŭ 720 speciojn. Ili estas ofte arbaj plantoj kun malalta trunko, disvastiĝintaj en tropikaj, subtropikaj, moderaj klimatoj. La lancofromaj, mallarĝaj folioj kreskas el la bazo. La folioj estas karnecaj, dentaj. Plimulton de la specioj karakterizas multflora infloresko. La frukto estas kapsulo aŭ bero.
La plej grava genro estas la agavo-genro (Agave) pro la fibroj ekspluateblej el la folioj. gravaj specioj kaj uzoj
- Sisalo (Agave sisalana) donas la plej valorajn durajn fibrojn.
- Blua agavo (Agave tequilana) uzatas por fari Tekilon
- A. fourcroydes : Henequen-fibro
- A. cantala : cantala- aŭ manila maguey-fibro
- A. americana: ornamplanto (folioj longas 1,5–1,8 m; infloresko 7,5–12 m).
Alia grava genro estas la Yucca-genro, kies specioj havas lignecan tigon kaj dornajn foliojn.
Pliaj genroj estas Nolina (Nolina recurvata), Dasylirion (Dasylirion acotrichum), Cordyline (Cordyline indivisa, C. australis, C. terminalis), Dracaena, Sansevieria, Polianthes (Polianthes tuberosa) kultivata pro volatila oleo).
Nutrado
[redakti | redakti fonton]Agavo, nekuirita | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 70 kkal 290 kJ | |
Karbonhidrato | 16.23 g |
- Amelo | 0.24 g |
- Sukeroj | 2.58 g |
- Fibro | 6.6 g |
Graso | 0.15 g |
Proteino | 0.52 g |
Akvo | 81.83 g |
Vitaminoj | |
A-vitamino 37.0 IU | |
beta-karoteno μg | 0% |
Tiamino (B1-vitamino) 2.9e-2 mg | 2% |
Riboflavino (B2-vitamino) 3.9e-2 mg | 3% |
Nikotina acido (B3-vitamino) 0.162 mg | 1% |
Pantotena acido (B5-vitamino) 4.1e-2 mg | 1% |
Piridoksino (B6-vitamino) 5.5e-2 mg | 4% |
C-vitamino 4.0 mg | 7% |
E-vitamino 0.23 mg | 2% |
K-vitamino 5.3 μg | 5% |
Mineraloj | |
Kalcio 417.0 mg | 42% |
Fero 1.8 mg | 14% |
Magnezio 55.0 mg | 15% |
Mangano 9.4e-2 mg | 4% |
Kalio 127.0 mg | 3% |
Natrio 14.0 mg | 1% |
Zinko 0.15 mg | 2% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
Agava nektaro | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 310 kkal 1300 kJ | |
Karbonhidrato | 76.37 g |
- Sukeroj | 68.03 g |
- Fibro | 0.2 g |
Graso | 0.45 g |
Proteino | 9.0e-2 g |
Akvo | 22.94 g |
Mineraloj | |
Kalcio 1.0 mg | 0% |
Fero 9.0e-2 mg | 1% |
Magnezio 1.0 mg | 0% |
Mangano 5.0e-3 mg | 0% |
Kalio 4.0 mg | 0% |
Natrio 4.0 mg | 0% |
Zinko 1.0e-2 mg | 0% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
Agavoj estas riĉaj je karbonhidratoj kaj akvo. Krome ili enhavas diversajn mineralojn kaj vitaminojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Agave americana var. 'americana'
-
Agave americana var. 'marginata'
-
Agave americana cv. 'Medio-Picta Alba'
-
Agave angustifolia 'Marginata'
-
Agave angustifolia
-
Agave angustifolia
-
Agave attenuata
-
Agave bracteosa (Spider agave)
-
Agave deserti
-
Agave ferox
-
Agave filifera
-
Agave horrida
-
Agave inaequidens ssp. barrancensis
-
Agave lechuguilla
-
Agave palmeri
-
Agave parryi
-
Agave potatorum
-
Agave schidigera cv. 'Durango Delight'
-
Agave shawii
-
Agave sisalana (Sisal)
-
Agave sisalana
-
Agave stricta
-
Agave tequilana (Tequila agave)
-
Agave utahensis
-
Agave victoriae-reginae
-
Agave vilmoriniana
-
Agave wislizeni (syn. Agave parrasana)