Aguascalientes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Aguascalientes (apartigilo).
Situo de Aguascalientes en Meksiko
Blazono de Aguascalientes

Aguascalientes [AgŭaskalJENtes] (Esperantigite : Agvaskaljento) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ankaŭ ĝia ĉefurbo nomiĝas Aguascalientes; la nomo signifas hispane "varmaj akvoj".

Aguascalientes estas aree malgranda ŝtato centre de Meksiko, kun 5.600 km² kaj loĝantaro de preskaŭ miliono. Ĝi dividiĝas en 11 komunumoj (vd. ankaŭ la liston de komunumoj en Aguascalientes). Konataj krom la ĉefurbo estas Tepezalá, Jesús María kaj Pabellón de Arteaga. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-AGU".

La subŝtato havas nur du najbarojn, Jalisco kaj Zacatecas, de kiu ĝi estis disigita en 1835. Legendo diras, ke generalo Antonio LÓPEZ DE SANTA ANA je la 1-a de majo 1835 venis al la urbo Aguascalientes, kaj s-ino Luisa Fernández Villa de García Rojas dum bankedo rakontis al li pri la subpremo de la urbo flanke de Zacatecas kaj petis, ke li donu sendependecon. La prezidento petis por tio kison, ricevis ĝin – kaj Aguascalientes iĝis sendependa.

Eksteraj ligiloj

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Konataj personoj

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ