Agustí Chalaux i de Subirà
Agustí Chalaux i de Subirà | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de julio 1911 en Sant Genís dels Agudells | |
Morto | 26-an de aprilo 2006 (94-jaraĝa) en Barcelono | |
Lingvoj | hispana • kataluna vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ekonomikisto politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Agustí Chalaux i de Subirà (Sant Genís dels Agudells, 1911, Barcelono, 2006) estis kataluna intelektulo, iniciatinto de modelo politika, ekonomika kaj socia kiu celas malgrandigi maksimume la perfortojn de la povo, la mizeron kaj la korupton.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en Sant Genís dels Agudells, tiam malgranda vilaĝo de 15 loĝantoj, proksime al Barcelono la 19an de julio 1911. Lia patro estis franca industriisto kiu posedis fabrikon de lan-tinkturo en strato Almogàvers de Barcelono. Lia patrino devenis de familio Subirà, de kataluna karlista tradicio. Kvarjara eniris en lernejo Montessori, el la unuaj ekfunciantaj en Eŭropo. Naŭjara iris al Francio studcele. Restis en Toló ĝis la fino de la bakalaŭreco.
Estante dekkvarjara konis la bankiston Horace Finaly, kiu multe influis lin dum la postaj dekkvar jaroj kaj konsilis lin studi kemion, kariero kiu Agustí Chalaux faris en la Kemi-Lernejo de Mulhouse. Tie li lernis la sciencan metodon aplikita al la fizikaj kaj kemiaj fenomenoj kaj jen lia deziro ekfokusi la studon de la sociaj kaj ekonomikaj fenomenoj kun similaj precizo kaj severo.
Li havis kontaktojn unue kun katalunecaj politikaj grupoj kaj poste kun anarkistaj grupoj. Travivis la komencon de la Hispana Civila Milito en Barcelono, kie li daŭre faris siajn pripensojn kaj studoj, kun samtempa gvidanto de familia uzino, kiu estis, nek nacionaligita nek kolektivigita, sed kunlaborante kun la sindikalistoj kiuj nomis lin «Xaló».
En 1939 ekziliĝis al Parizo kie li travivis la komencon de la Dua Mondmilito. Li estis mobilizita en la Artileria Lernejo de oficiroj. Post la germana okupacio, la Registaro de Petain malmobilizis lin kaj li reprenis siajn studojn.
Revenis al Katalunio en 1945. Estis asidua leganto de la eldonaĵo «La Setmana Internacional» («La Internacia Semajno»), kiu Joan Bardina eldonis en Ĉilio, de kiu ankaŭ ricevis influon.
En la jaro 1956, dum la okupacio de Hungario, li deduktis ke la perforto estis ne ebla vojo por trudi politikan ŝanĝon.
En la jaro 1968 forlasis sian prikemian laboron. Partoprenis en la «Universitat al Carrer» («Universitato en la Strato»), poste oficialigita kiel «Institut de Cultura Popular» («Instituto de Populara Kulturo»)[1].
Konvinkis Lluís Maria Xirinacs krei, kun aliaj personoj, novan asocion por studi sian tiaman novan politikan, ekonomikan kaj socian modelon. La 25a de oktobro 1984 fondis la Centro de Studoj Joan Bardina kun sidejo en la malnova familia fabriko.
Eldonis, inter aliaj, la librojn: «Assaig sobre moneda, mercat i societat» («Eseo pri mono, merkato kaj socio») kaj «Moneda telemàtica i estratègia de mercat» («Telematika mono kaj merkata strategio»). En la dokumento «Disseny de civisme» («Civisma dezajno») postlasis reflektitaj siajn programajn proponojn.
Agustí Chalaux mortis en Barcelono la 26an de aprilo 2006.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- «Introducció al sistema general» Arkivigite je 2013-04-25 per la retarkivo Wayback Machine («Enkonduko al la ĝenerala sistemo») (en la kataluna) kun Magdalena Grau Figueras, 11 septembro 1983.
- «Una eina per construir la pau» Arkivigite je 2013-04-25 per la retarkivo Wayback Machine («Ilo por konstrui la pacon») (en la kataluna, kastilia, angla kaj franca) 1 de julio 1984.
- «Assaig sobre moneda, mercat i societat» Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine («Eseo pri mono, merkato kaj socio») (en la kataluna, kastilia kaj angla) kun Magdalena Grau Figueras. 1984.
- «Moneda telemàtica i estratègia de mercat» Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine («Telematika mono kaj merkata strategio») (en la kataluna, kastilia, angla, franca kaj itala) kun Magdalena Grau Figueras. 1985.
- «Glossari de termes inequívocs» Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine («Glosaro pri nedubeblaj terminoj») (en la kataluna) 1986.
- «Disseny de Civisme» Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine («Civisma Dezajno») (en la kataluna) 1988.
- «La plutarquia i altres relats» («Plutokratio kaj aliaj rakontoj»), (en la kataluna Arkivigite je 2011-10-05 per la retarkivo Wayback Machine, angla Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine, kastilia Arkivigite je 2009-04-24 per la retarkivo Wayback Machine, itala Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine kaj rumana Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine) 1991.
- Martí Olivella Solé «El poder del diner» Arkivigite je 2022-01-26 per la retarkivo Wayback Machine («La povo de la mono») (en la kataluna, kastilia, angla kaj itala) Premio Joaquim Xirau 1991.
- «Sistema General: "Economia i Societat" (En seixanta punts)» Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine («Ĝenerala Sistemo: "Ekonomio kaj Socio (Per sesdek punktoj)») (en la kataluna) kun Lluís Maria Xirinacs. 6 decembro 1996.
- «El capitalisme comunitari» («La komunuma kapitalismo») (en esperanto, kataluna, kastilia, angla, franca, itala, germana kaj galega) 12 februaro 2000.
- «Història del capitalisme comunitari» («Historio de la komunuma kapitalismo») (en la kataluna, kastilia kaj angla) 17 februaro 2001.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Origino: «Aŭtobiografiaj Notoj: Agustí Chalaux de Subirà» en la web-paĝo de Centre d'Estudis Joan Bardina kaj en tiu de l'Escola Finaly Arkivigite je 2013-12-27 per la retarkivo Wayback Machine.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Centre d'Estudis Joan Bardina.
- Escola Finaly (Lernejo Finaly). Arkivigite je 2007-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Ecoconcern Innovació Social. Arkivigite je 2008-03-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Fundació Randa Lluís Maria Xirinacs. Arkivigite je 2008-03-04 per la retarkivo Wayback Machine