Ahmed Djoghlaf
Ahmed Djoghlaf | |
---|---|
![]() Ahmed Djoghlaf en 2009 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1953 (69-jara) en Alĝero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Alĝerio |
Alma mater | Nancy-Universitato |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato |
Ahmed DJOGHLAF ( naskita la 25-an de novembro 1953 en Alĝero ), estas alĝeria politikisto kaj ankaŭ la Administra Sekretario de la Interkonsento pri Biologia Diverseco sub la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (UNEP). En tiu ĉi funkcio, li plenumas ŝlosilan rolon en la kampo de daŭripovo kaj protekto de tutmonda biodiverseco. Antaŭe li estis la Asistanto Ĉef-Direktoro de UNEP kaj Direktoro de la Sekcio de la Tutmonda Medi-Fonduso kunordigo. Li studis, inter alie, ĉe la Universitato de Nancio, Francujo ( Ph.D. en politikaj sciencoj ), ĉe la Universitato Sankta Johano, Novjorko ( Magistro pri Artoj, Registaro kaj Politiko), ĉe la Universitato de Lillo Nordo, Francujo ( Magistro pri Politikaj Sciencoj kaj Informaj Sciencoj ) kaj ĉe la Universitato de Alĝero ( Jura grado ).