Air Algérie
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Air Algérie | ||
---|---|---|
![]() | ||
IATA AH |
ICAO DAH |
Voksigno AIR ALGERIE |
Fondita | la 15-am de marto 1947 | |
Fokus-urboj | Oran | |
Aviadilaro | 47 | |
Cellokoj | 69 | |
Ĉefsidejo | Alĝero (Alĝerio) | |
Ĉefuloj | Mohamed-Salah Boultif | |
Retejo: http://www.airalgerie.dz | ||
La entrepreno Air Algérie (jen france, arabe الخطوط الجوية الجزائرية, latinliterigo laŭ sistemo DMG al-Khuṭūṭu l-Jawwiyyatu l-Jazā’iriyyah, berbere Aeriverdan idzayriyen), estas la nacia flugkompanio de Alĝerio. La kompania sidejo estas en Alĝero.
La flugkompanio aparte fokusiĝis en internacia atento la 24-an de julio 2014, kiam apud la urbeto Gossi de Malio kraŝis aviadilo de la kompanio dum sia flugo 5017, kiun pretervivis neniu pasaĝero kaj neniu stabano. Inter la 112 personoj pereintaj estis la juna franca esperantistino Maëna Volant, komitatanino (estraranino) de JEFO.