Maëna Volant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Maëna Volant
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1990 (1990-03-06)
en Le Mans
Morto 24-an de julio 2014 (2014-07-24) (24-jaraĝa)
en Malio
Mortokialo aviadila kraŝo
Lingvoj Esperanto
Nacieco franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Maëna Volant estis franca esperantistino, eksa studentino pri biologio kaj pedagogio, socia kaj ekologia aktivulino, kiu pereis en aviadila akcidento en julio 2014. Aktiva en Esperantujo ŝi interalie estis kiel komitatano (estrarano) de JEFO,[1] la franca landa sekcio de TEJO. Kreskiĝinte en Dolo, francia komunumo de la departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio, ŝi post la mezlernejo dum tri jaroj studis biologion en la universitato de Rennes kaj licenciĝis pri tiu fako. Poste ŝi en oktobro 2011 decidis fari universitatan paŭzon kaj vojaĝi al Burkino por instrui al junaj infanoj dum dekmonata restado,[2] kaj post la hejmenveno al Eŭropo ŝi plutenis regulan kontakton al la afrika lando. En aŭtuno 2012 ŝi alvenis en Caen, kaj prenis laborpostenon en lerneja centro kiu helpas infanojn en lerneja malsukceso. Ŝi decidis magistriĝi pri pedagogio en la Kolegio de la instruado kaj edukado (ESPE) de Caen kaj ricevis sian diplomon en septembro 2013. Ekde sia alveno en Caen ŝi aktivis en la loka civitana asocio L'Humanivelle, kaj ekologie kaj socie engaĝita, kaj en 2013 iĝis ties kunprezidanto. Krome ŝi ankaŭ tre aktivis en loka ekologia iniciato de la areo de Chemin-Vert ("verda vojo") de Caen, nomata "KAPS".[3]

Morto[redakti | redakti fonton]

Flugo 5017 de Air Algérie (AH5017/DAH5017) estis regula internacia pasaĝera flugo de Vagaduguo en Burkino al Alĝero en Alĝerio, kiu kraŝis en Malio apud la urbo Gossi la 24-an de julio 2014. La aviadialo McDonnell Douglas MD-80 kun 112 pasaĝeroj kaj 6 stabanoj, funkciigata de la hispana flugkompanio Swiftair por la nacia alĝeria flugkompanio Air Algérie, malaperis el la radaraj ekranoj proksimume kvindek minutojn post la ekflugo. Neniu persono supervivis. Inter la pasaĝeroj de la kraŝinta aviadilo estis Maëna, ĵusa partopreninto de kelkaj junularaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo kaj posta feriinto en Burkino, kiu sekve mortis en aĝo de 24 jaroj. La prezidanto de TEJO diskonigis la informon en la asocia retpaĝo kaj oficiale kondolencis la familion la 8-an de aŭgusto 2014.[4][3][5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]