Aires

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aires
flugkompanio vd
Dum 2-a de oktobro 1980 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Bogoto
Lando Kolombio
TTT Oficiala retejo
vdr
Aires
IATA
4C
ICAO
ARE
Voksigno
AIRES
Fondita 1981
Naboj
  • Flughaveno Bogoto
Programo por oftaj flugantoj Alta Frecuencia
Aviadilaro 23
Cellokoj 31 flughavenoj en kaj ekster Kolombio
Ĉefsidejo Bogoto (Kolombio)
Ĉefuloj Francisco Jose Mendez Garcia
Retejo: www.aires.aero
vdr

La entrepreno Aires, akronimo de la plena nomo Aerovías de Integración Regional, estas flugkompanio en Kolombio. La kompania sidejo estas en Bogoto, kaj la "hejma flughaveno" estas la urba flughaveno "El Dorado". La kompanio ofertas kaj naciajn kaj internaciajn personajn flugojn aldone al naciaj kargoflugoj.

Aviadilaro[redakti | redakti fonton]

En julio 2010 la flugkompanio disponis pri 23 aktivaj aviadiloj:[1]

La aviadiloj de la tipo Boeing 737-700 havas lokon por 149 pasaĝeroj, kaj bone taŭgas por pli grandaj, pli longaj flugoj. Tiuj de la tipo Bombardier Dash 8Q-200 havas lokon nur por 37 pasaĝeroj kaj ĝis la jaro 2013 estu komplete anstataŭigataj per la tipo Bombardier Dash 8Q-400, per kiu povas transportiĝi almenaŭ 76 pasaĝeroj.

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 2-a (loka) horo de la 16-a de aŭgusto 2010 dum alteriĝo kraŝis aviadilo Boeing 737-700 de la flugkompanio, fluginta el Bogoto al la insulo Sankta Andreo. Unu homo mortis kaj 114 vundiĝis. Entute en la aviadilo troviĝis 131 pasaĝeroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. retejo aires.aero la 25-an de julio 2010. Arkivita el la originalo je 2009-07-25. Alirita 2010-08-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]