Akropola Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Akropola Muzeo (en greka Μουσείο Ακρόπολης, Museio Akropolis) estas arkeologia muzeo centrita al la trovintaĵoj de la arkeologia kuŝejo de la Akropolo de Ateno. La muzeo estis konstruita kiel hejmo por ĉiu artefakto trovita sur la rokaĵo kaj ĉe ties deklivo, el la greka Bronzepoko al la romia kaj bizanca Grekio. Ĝi ankaŭ kuŝas sur la arkeologia kuŝejo de Makrigianni kaj la ruinoj de parto de la roma kaj komenca bizanca Ateno.

La muzeo estis fondita en 2003, kaj la Organizado de la Muzeo estis establita en 2008. Ĝi malfermiĝis al la publiko la 20an de junio de 2009. Preskaŭ 4 000 objektoj estas ekspoziciataj ĉe areo de 14 000 kvadrataj metroj. La organizaĵo por la Konstruado de la nova muzeo estas estrita de la emerita profesoro de la Universitato Aristotelo de Tesaloniko pri Arkeologio, nome Dimitrios Pandermalis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]