Romia Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
En la epoko de Konstantino la Granda finis la Romia Grekio kaj ekis la Bizanca Grekio.

Romia Grekio kiel oni priskribas ĝin tie ĉi estas la periodo de la Historio de Grekio kiu koncernas al ties konstituo kiel Romia provinco kio sekvis al la Romia venko super Korinto, je la Batalo de Korinto (146 a.K.), ĝis la adopto de la urbo Bizanco fare de la imperiestro Konstantino la Granda kiel la ĉefurbo de la Romia Imperio (kiel Nova Roma, poste Konstantinopolo) en la jaro 330 n.e.

Frua Romia Historio[redakti | redakti fonton]

La Greka duoninsulo unufoje venis sub regado de la Roma Respubliko en 146 a.K. post la Batalo de Korinto kiam Makedonio iĝis Romia provinco, dum suda Grekio venis sub la kontrolo de la prefekto de Makedonio. Tamen, kelkaj grekaj urbo-ŝtatoj sukcesis reteni partan sendependon kaj eviti impostotrudon. La regno de Pergamo estis dekomence aldonita al tiu teritorio en 133 a.K. kiam la reĝo Atalo la 3-a lasis siajn teritoriojn al la Romia popolo en sia testamento.[1] Tamen, la Romianoj estis malrapidaj certigi sian plendon kaj Aristoniko kondukis al la ribelo kun la helpo de Blosio. Tiu situacio finiĝis en 129 a.K., kiam Pergamo estis dividita inter Romo, Ponto, kaj Kapadokio.

Ateno kaj aliaj grekaj urboj ribeliĝis en 88 a.K., kaj la ribelo estis venkita de la romia generalo Sulla. La romiaj enlandaj militoj detruis la landon eĉ plie, ĝis Augustus organizis la duoninsulon kiel la provinco de Aĥea en 27 a.K.

Grekio, dekomence ekonomie ruinigita, ekstaris ekonomie post la militoj. La grekaj urboj de Malgranda Azio rekuperiĝis pli rapide dekomence ol la urboj en la greka duoninsulo, kiuj estis tre forte damaĝitaj de la fortoj de Sulla. La Romianoj tamen ege investis, kaj rekonstruis tiujn urbojn. Korinto iĝis la ĉefurbo de la nova provinco Aĥea, dum Ateno prosperis kiel tradicia centro de filozofio kaj lernado.

Frua Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

La vivo en Grekio pluis sub la Romia Imperio multe same kiel ĝi estis irinta antaŭe. Fakte la romia kulturo estis tre influita de la Grekoj; kiel Horacio diris, Graecia capta ferum victorem cepit ("La kaptita Grekio kaptis sian krudan konkerinton"). La eposoj de Homero inspiris la Eneado de Vergilio, kaj aŭtoroj kiaj Seneko la Juna verkis uzante grekajn stilojn. Kvankam kelkaj romiaj nobeloj regardis la grekojn kiel banalaj kaj malprogresaj, multaj aliaj brakumis la Grekajn literaturon kaj filozofion. La Greka lingvo iĝis preferata de la edukitoj kaj de la elito en Romo, kiel ekzemple Skipio Afrika, kiu klopodis studi filozofion kaj rigardis la grekajn kulturon kaj sciencon kiel sekvenda ekzemplo.

La Arko de Hadriano.

Simile, plej romiaj imperiestroj montris admiron por grekaj aferoj. La Romia Imperiestro Nerono vizitis Grekion en la jaro 66 n.e., kaj partoprenis en la Olimpikaj Ludoj, spite la regulojn kontraŭ negrekaj partoprenantaroj. Li estis honorita per venko ĉe ĉiu konkurenco, kaj en la venonta jaro li proklamis la liberon de la grekoj ĉe la Istmaj Ludoj en Korinto, ĝuste same kiel faris Flaminino ĉirkaŭ 200 jarojn antaŭe. Hadriano estis partikulare klinema al la Grekoj; antaŭ iĝis imperiestro li estis servanta kiel eponima arkonto de Ateno. Li ankaŭ konstruis tie sian Arkon de Hadriano.

Multaj temploj kaj publikaj konstruaĵoj estis konstruitaj en Grekio fare de imperiestroj kaj riĉaj romiaj nobeloj, ĉefe en Ateno. Julio Cezaro ekkonstruigis la Romian agoron en Ateno, kaj ĝi estis finigita de Augustus. La ĉefa enirpordo, Pordego de Atena Arĥegetis, estis dediĉita al la patrona diino de Ateno, nome Atena. La Agrip-Odeono estis konstruigita en la centro de la ĵus konstruita Romia Agoro fare de Marcus Vipsanius Agrippa. La Turo de la Ventoj estis konstruigita de Androniko de Cirros en 50 a.K., kvankam ĝi povus esti de antaŭ la tuta romia sekcio de Ateno. La imperiestro Hadriano estis grekiema kaj arda admiranto de Grekio kaj, rigardante sin kiel heredanto de Periklo, faris multajn kontribuojn al Ateno. Li konstruis la Bibliotekon de Hadriano en la urbo, same kiel kompletigis la konstruadon de la Templo de Olimpia Zeŭso, ĉirkaŭ 638 jarojn post ties konstruo estis startita de la tiranoj de Ateno, sed ĉesita pro la kredo ke tiu konstruaĵo je tia skalo estus montro de hibris. La atenanoj konstruis la Arkon de Hadriano por honori la imperiestron Hadriano. La flanko de tiu arko antaŭ la Atena agoro kaj la Akropolo havis surskribon aserte "Tiu estas Ateno, la antikva urbo de Tezeo." La flanko antaŭ la Romia agoro kaj la nova urbo havis surskribon aserte "Tiu estass la urbo de Hadriano, kaj ne de Tezeo." Adrianou (Hadriana Strato) ekzistas ĝisnune, kiu kondukas el la arko al la Romia agoro.

La Pax Romana (Romia Paco) estis la plej longa periodo de paco en la greka historio, kaj Grekio iĝis ĉefa vojkruciĝo por mara komerco inter Romo kaj la grekparolanta orienta duono de la imperio. La greka lingvo urilis kiel lingvafrankao en la Oriento kaj eĉ en Italio, kaj multaj grekaj intelektuloj kiaj Galeno faris plej el siaj verkoj en Romo.

Dum tiu tempo, Grekio kaj multo de la cetero de la Romia oriento venis sub la influo de la komenca kristanismo. La apostolo Paŭlo de Tarso predikis en Filipio, Korinto kaj Ateno, kaj Grekio tuj iĝis unu el la plej tre kristanigitaj areoj de la imperio.

Malfrua Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

Dum la 2a kaj 3a jarcentoj, Grekio estis dividita en provincoj kiaj Aĥea, Makedonio, Epiro, Trakio kaj Sparto. Dum la regado de Diokleciano fine de la 3a jarcento, Moesia estis organizita kiel diocezo, kaj estis regata de Kajo Galerio. Sub Konstantino (kiu jam iĝis kristano mem) Hellas (Grekio) estis parto de prefekturoj Makedonio kaj Trakio. Teodozo dividis la prefekturon Makedonio en la provincoj Kreto, Aĥea, Tesalio, Malnova Epiro, Nova Epiro, kaj Makedonio. La Egeaj insuloj formis la provincon Insulae (insuloj) en la prefekturo Asiana.

Grekio suferis invadojn el Heruloj, Gotoj, kaj Vandaloj dum la regado de Romulus Augustulus. Stiliko, kiu agadis kiel regento por Arkadio, senloĝigis Tesalion kiam la Visigotoj invadis fine de la 4a jarcento. La ĉambelano de Arkadio nome Eŭtropio permesis al Alariko eniri en Grekion, kaj fakte li rabadis Atenon, Korinton kaj la Peloponezon. Stiliko eventuale forigis lin ĉirkaŭ 397 kaj Alariko fariĝis magister militum (militestro) en Iliriko. Eventuale, Alariko kaj la Gotoj migris al Italio, rabadis Romon en 410, kaj konstruis la Visigotan Regnon en Iberion, kio daŭris ĝis 711 pro la alveno de la Araboj.

Grekio restis parto de la relative unuigita orienta duono de la imperio, kiu eventuale ixgis la centro de la restanta Romia Imperio, la Orienta Romio aŭ Bizanca Imperio. Male al eksmodaj rigardoj al la malfrua Antikveco, la Greka Duoninsulo estis plej verŝajne unu el la plej prosperaj regionoj de la Romia Imperio. Plej antikvaj scenaroj de malriĉo, senloĝigo, barbareca detruo kaj civitana dekadenco estis reviziita je la lumo de ĵusaj arkeologiaj malkovroj.[2] Fakte la polis, kiel institucio, ŝajne restis prospera ĝis almenaŭ la sesa jarcento. Samtempaj tekstoj kiaj la Sindekmos de Hieroklo asertas ke la malfru-antikva Grekio estis tre urbanizita kaj enhavis proksimume 80 urbojn.[2] Tiu rigardo de ekstrema prospero estas amplekse akceptita nuntempe, kaj oni supozas ke inter la 4a kaj la 7a jarcentoj, Grekio povis esti unu el la plej ekonomie aktivaj regionoj en la orienta Mediteraneo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Livy: Periochae 58
  2. 2,0 2,1 2,2 Rothaus, p. 10. "The question of the continuity of civic institutions and the nature of the polis in the late antique and early Byzantine world have become a vexed question, for a variety of reasons. Students of this subject continue to contend with scholars of earlier periods who adhere to a much-outdated vision of late antiquity as a decadent decline into impoverished fragmentation. The cities of late-antique Greece displayed a marked degree of continuity. Scenarios of barbarian destruction, civic decay, and manorialization simply do not fit. In fact, the city as an institution appears to have prospered in Greece during this period. It was not until the end of the 6th century (and maybe not even then) that the dissolution of the city became a problem in Greece. If the early sixth century Syndekmos of Hierokles is taken at face value, late-antique Greece was highly urbanized and contained approximately eighty cities. This extreme prosperity is born out by recent archaeological surveys in the Aegean. For late-antique Greece, a paradigm of prosperity and transformation is more accurate and useful than a paradigm of decline and fall."

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bernhardt, Rainer (1977). "Der Status des 146 v. Chr. unterworfenen Teils Griechenlands bis zur Einrichtung der Provinz Achaia". Historia: Zeitschrift für Alte Geschichte (germane). 26 (1): 62–73. JSTOR 4435542.
  • Boardman, John The Oxford History of Greece & the Hellenistic World 2nd Edition Oxford University Press, 1988. ISBN 0-19-280137-6
  • Rothaus, Richard M. Corinth: The First City of Greece. Brill, 2000. ISBN 90-04-10922-6