Saltu al enhavo

Akshay Venkatesh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akshay Venkatesh
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1981 (1981-11-21) (42-jaraĝa)
en Delhio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Barato Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Princeton
Universitato de Okcidenta Aŭstralio
Scotch College, Perth (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Svetha Venkatesh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Akshay Venkatesh - tamile அக்சய் வெங்கடேஷ், naskiĝis la 21-a de novembro 1981 en Delhio, do nun 42-jaraĝa - estas aŭstralia matematikisto de familie tamila deveno, universitata profesoro kaj scienca esploristo. Post la naskiĝo en Barato, la tamila bramana familio elmigris kun li al Aŭstralio kiam li estis du-jara. Li estis la unua aŭstraliano kiu gajnis medalojn ĉe kaj la Internacia Fizika Olimpiko kaj Internacia Matematika Olimpiko, kion li sukcesis en la aĝo de 12 jaroj.

Post mezlernejo kaj studado, kiun li baze pasigis en la Universitato Princeton kaj la Universitato de Okcidenta Aŭstralio, li estis docento de la Lernejo de Matematiko ĉe la Institute for Advanced Study (IAS), la instituto por Altnivelaj Studoj en Princeton, Nov-Ĵerzejo, de 2005 ĝis 2006. Li iĝis plena profesoro en universitato Stanford la 1-an de septembro 2008. Post funkciado kiel eminenta gasta profesoro ĉe la IAS en 2017–2018, li iĝis konstanta fakultatano de IAS en aŭgusto 2018. En tiu jaro, 2018 li kadre de solenaĵo en Rio-de-Ĵanejro honoriĝis per la medalo Fields pro sia sintezo de analiza nombroteorio, homogena dinamiko, topologio kaj reprezenta teorio. Li estas la dua aŭstraliano kaj la dua persono de barata deveno kiu iam ajn gajnis la medalon Fields.