Akvalcionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akvalciono)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akvalcionoj
Blanknigra alciono
Blanknigra alciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Ceriledoj Cerylidae
Genro: '
[[]], [[]]
genroj

Megaceryle
Ceryle
Chloroceryle

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La akvalcionojCeriledoj estas unu el la tri familioj de alcionoj, kiuj estas konataj ankaŭ kiel ceriledaj alcionoj. Kiel ĝenerala, sed ne definitiva, diferencilo, tiuj alcionoj anstataŭas la kutiman bluan koloron de dorso per pli oftaj grizaj aŭ nigraj koloroj; kaj ofta en alcionoj verda koloro, en tiu familio ekzistas nur en la genro Chloroceryle. La ses amerikaj specioj estas en tiu familio.

Tiuj estas ĉiuj specialistaj fiŝomanĝantaj specioj, malkiel multaj reprezentantoj de la aliaj du familioj, kaj oni supozas, ke ili estas ĉiuj descendintoj el fiŝomanĝantaj alcionoj kiuj setlis en la Nova Mondo. Oni supozas, ke la tuta grupo evoluis en Ameriko, sed tio ŝajnas nevera. La origina praulo probable evoluis en Afriko -certe en la Malnova Mondo- kaj la specioj de la genro Chloroceryle estas la plej ĵusaj.

Ne pli antaŭe ol antaŭ 5 milionoj da jaroj - eble tiom ĵuse kiom antaŭ 2,9 milionoj da jaroj-, giganta alciono de la Malnova Mondo iĝis la praulo de la kolumalciono kaj de la ruĝventra akvalciono, kaj poste, aliaj specioj rilataj al la Blanknigra alciono iĝis la praulo de la verdaj alcionoj de la genro Chloroceryle kiuj poste koloniigis Amerikon. Dum la evolua historio de la akvalcionoj rilate ties interna rilataro estas sufiĉe solvita, ne estas entute klara ĉu ili evoluis el riveralcionoj aŭ el arbalcionoj, kaj ĉu ili migris tra la Atlantiko aŭ tra la Pacifiko (kvankam la unua ŝajnas pli probabla).

Estas 9 specioj de akvalcionoj en tri genroj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Fry, K & Fry, H. C. (1999): Kingfishers, Bee-eaters and Rollers, nova eldono. Christopher Helm Publishers. ISBN 0-7136-5206-3
  • Moyle, Robert G. (2006): A Molecular Phylogeny of Kingfishers (Alcedinidae) With Insights into Early Biogeographic History. Auk 123(2): 487–499. HTML plena teksto (sen bildoj)