Akvorezervejo de La Serena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akvobaraĵo de la Serena)
Akvorezervejo de La Serena
baraĵlago [+]

LandoHispanio

Koordinatoj38° 54′ 46″ N, 5° 24′ 49″ U (mapo)38.91268-5.41358Koordinatoj: 38° 54′ 46″ N, 5° 24′ 49″ U (mapo)
Areo139,49 km² (13 949 ha) [+]

Akvorezervejo de La Serena (Hispanio)
Akvorezervejo de La Serena (Hispanio)
DEC
Map
Akvorezervejo de La Serena
Vikimedia Komunejo:  La Serena Reservoir [+]
vdr
la akvorezervejo de La Serena

La akvorezervejo aŭ baraĵlago de La Serena situas en la orienta parto de la provinco Badajoz en la rivero Zújar. Ĝin inaŭguris la gereĝoj de Hispanio Johano Karlo la 1-a kaj Sofia la 2-an de februaro de 1990.

Tiu baraĵlago estas la dua plej granda akvejo de Iberio (post la akvorezervujo de Alqueva en Portugalio), kaj ĝi estas unu el la plej grandaj en Eŭropo.[1] Tiu povas stoki ĝis 3,21 bilionojn da litroj de akvo, kaj inundas surfacon de 13949 ha, ĉe la municipoj Castuera, Puebla de Alcocer, Esparragosa de Lares, Cabeza del Buey, Peñalsordo, Risco, Capilla, Garlitos, Sancti-Spíritus kaj Siruela.

Ĝi utilas ĉefe por irigacio en agrikulturo, sed ankaŭ por provizado de akvo al najbaraj vilaĝoj kaj produktado de elektra energio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]