Peñalsordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Peñalsordo
Ayuntamientopeñal.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06610 [+]
Retpaĝaro www.penalsordo.es [+]
Demografio
Loĝantaro 949  (2018) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 49′ N, 5° 7′ U38.819722222222-5.1125Koordinatoj: 38° 49′ N, 5° 7′ U [+]
Alto 456 m [+]
Areo 47 km² (4 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Peñalsordo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Peñalsordo [+]
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la municipo de Peñalsordo en Hispanio kaj en la provinco de Badajoz

Peñalsordo (Rokego de la Surdulo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas peñasordeños. La censita populacio en 2008 estis de 1.235 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Peñalsordo estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 456 m; je 209 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, sed multe pli proksime de du aliaj provincaj ĉefurboj, nome je 131 km de Ciudad Real kaj je 132 km de Córdoba kaj kompreneble proksime de ambaŭ respektivaj provincoj. La surfaco de ties teritorio estas de 47 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa fasado de la Ermitejo de la Sankta Kristo.

La teritorion estis konkerita de la kastilia reĝo Ferdinando la 3-a, kiu donacis ĝin al la Templanoj en 1236 post la konkero de Córdoba, rekompence pro la helpo de templanoj en la konkero de la fortikaĵoj de Capilla, Garlitos kaj Almorchón. Post la nuligo de la templanoj en 1307 rekuperis ĝin la reĝo Ferdinando la 4-a. En 1309 estas la ordeno de Alcántara kiu ricevis la teritorion de la Encomienda de Capilla, sed ĝi redonis ĝin al la reĝo Alfonso la 11-a en 1320. Post posedo de nobelulo Alfonso Fernández Coronel la reĝo Pedro la 1-a ekposedis kaj donis ĝin al sia filino doña Beatriz. Post la entroniĝo de la duonfrato Henriko de Trastámara, tiu donacas la teritorion en 1370 al funkciulo Juan Núñez de Villazán, kiu vendis ĝin al alia nobelulo el Navaro, nome Diego López de Zúniga, en 1382. La nepo de Diego, nome Álvaro de Zúñiga, senjoro de La Peña del Sordo, poste Peñalsordo, akiris el la Katolikaj Gereĝoj, en 1485, la titolon de duko de Béjar. La Duklando de Béjar posedos Peñalsordo ĝis 1777 kiam mortas la lasta duko sensukcede.

Dum la 18a kaj 19a jarcentoj posedisla teritorion la dukoj de Benavente kaj dukoj de Osuna, el kiuj en 1844 heredas Mariano Téllez-Girón y Beaufort, kiu malŝparegas la posedaĵaron per diboĉega vivo ĝis sia morto en 1882. De tiam la loĝantoj de Peñalsordo kaj najbaraj vilaĝoj ekaĉetis la terojn de la antikva senjorlando kiu malaperis per la Desamortización de Mendizábal.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Laŭ ŝoseo[redakti | redakti fonton]

La ŝoseoj de Peñalsordo estas la jenaj:

  •  EX-323  Cabeza del Buey - Limo de Provinco de Ciudad Real.
Eblas iri al Cabeza del Buey, Castuera, Villanueva de la Serena, Don Benito, MéridaBadajoz okcidenten, kaj Capilla, Chillón, Almadén, Puertollano kaj Ciudad Real orienten.
Eblas iri al Belalcázar, ties iama trajnstacio kaj la provinco de Córdoba kaj la limo kun la  CO-9403 .

Busoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa fasado de la Urbodomo de Peñalsordo.

Peñalsordo ĝuas rektajn ligojn per buso kun la jenaj lokoj:

  • AISA
    • Barcelono (16:30 LMXJVSD)
    • Cabeza del Buey (9:15 LMXJVSD kaj 14:35 LMXJVS)
    • Castellón (16:30 LMXJVSD)
    • Ciudad Real (6:05 LMXJVS kaj 16:30 LMXJVSD)
    • Madrido (6:05 LMXJVS kaj 16:30 LMXJVSD)
    • Puertollano (16:30 LMXJVSD)
    • Tarragona (16:30 LMXJVSD)
    • Valencio (16:30 LMXJVSD)


  • LISETUR
    • Badajoz
    • Cabeza del Buey
    • Castuera
    • Don Benito
    • Mérida
    • Villanueva de la Serena

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de la municipo de Peñalsordo[1]
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991
2.727 3.395 3.467 3.960 4.449 4.507 4.374 2.982 2.025 1.838
1994 1998 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
1.755 1.592 1.517 1.501 1.463 1.410 1.316 1.347 1.327 1.287
Ĉefa fasado de la Antikva Preĝejo de Sankta Brígida.

Aktuale (INE 1-1-2008) la populacio de Peñalsordo estas de 1.235 loĝantoj, dividitaj en 604 viroj (48.91%) kaj 631 virinoj (51.09%).

Interesejoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas rura medio sude de la komarko La Serena, natura kaj paciga. La plej dinamika parto de la vilaĝo lokiĝas je la akso de la ŝoseo de Cabeza del Buey kaj Capilla al Almadén, kie multaj gastejoj kaj trinkejoj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Ermitejo de la Sankta Kristo. (Eble de 16a au 17a jarcento).
  • Ermitejo de la Sankta Sebastiano.
  • Antikva Preĝejo
  • Nova Preĝejo de Sankta Brígida

Parkoj kaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

  • Municipa Parko
  • Parko Sankta Ana ĉe soŝeo al Belalcázar.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Interno de la Muzeo de la "Octava del Corpus", kie videblas la historio kaj tradicio de tiu festo.
  • Muzeo de la "Octava del Corpus"
EStas konstruaĵo de la 18a jarcento, nome Pósito de Peñalsordo, ekde majo de 1999 por gasti muzeon pri la festo Octava del Corpus Christi.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Sendube la plej grava celebro estas la "Octava del Corpus", kiu okazas la semajnfino post la tago de Corpus Cristi (Korpo de Kristo). Sabate la superulo de la frataro rajdas surĉevale la vilaĝon dum la fratoj kuniĝas portantaj torĉojn. Post tio el la balkono de la urbodomo ili diras mokpoemojn pri la jaraj eventoj de la vilaĝo. Dimanĉe estas nova rajdado kelkaj sur azenoj kaj kelkaj maskiĝas la plej fama kiel avo maskita je virino kiu portas nepon. Kelkaj svingas flagon, kelkaj ŝajnigas luktadon. Dum la diservo la fratoj sonigas siajn ŝafsonujojn kaj post la diservo ili faras homan turon sur kiu la svingisto svingas la flagon kiel simbolo de la konkero de la kastelo el la araboj.
  • Karnavaloj.
  • Sankta Semajno.
  • Kamparfesto 1a de Majo.
  • Nokta Kamparfesto honore al la Virgulino Karmen, malkutime nokta en la regiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España. Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842, Series de población de los municipios de España desde 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]