Akvofalo de Kmeť
Akvofalo de Kmeť | |||
---|---|---|---|
akvofalo | |||
Lando | Slovakio | ||
Rivero | Torento de Nefcerka | ||
Montaro | Altaj Tatroj | ||
Parto de lando | Norda Slovakio, Distrikto Poprad | ||
Alteco | 80 m | ||
Alto super la marnivelo | 1 425 m | ||
Geografia situo | 49° 10′ 0″ N, 19° 59′ 0″ O (mapo)49.16666666666719.983333333333Koordinatoj: 49° 10′ 0″ N, 19° 59′ 0″ O (mapo) | ||
| |||
Kvanto de ŝtupoj | 2 | ||
Larĝeco | 1,5 m | ||
Speciala protektado | Nacia naturrezervejo Tichá dolina | ||
Aparteno al proktekita areo | Nacia parko Vysoké Tatry | ||
Akvofaloj en Slovakio | |||
Akvofalo de Kmeť (slovake Kmeťov vodopád) estas akvofalo en valo Nefcerka (slovake Dolina Nefcerka), kiu estas flanka valo de Kôprová dolina (esperante: Aneta valo) en montaro Altaj Tatroj en distrikto Poprad en Slovakio. Ĉi valo troviĝas malantaŭ de monto Kriváň. Sur la teritorio de valo troviĝas nacia natura rezervejo. Tuta teritorio apartenas al urbo Vysoké Tatry kaj troviĝas sur la teritorio de Nacia parko Vysoké Tatry, kiu estas la plej malnova nacia parko en Slovakio. La akvofalon kreas Torento de Nefcerka (sk:Potok Nefcerka), kiu apartenas al riverbaseno de Váh kaj estas en la alteco 1425 m.s.m. Alteco de akvofalo estas 80m kaj ĝia larĝeco sur la trafaleĝo estas 1,5m. Ĝi ne falas rekte sed en du ŝtupoj sur fendo en rokaĵo kaj sur kelkaj sojletoj. Rokaĵo en kiu estas kreita akvofalo estas granodiorito. La akvofalo falas tra sojlo de lageto kaj ĝi estis kreita post la retiriĝo de glaciaro en la montaro post la fino de lasta glaciepoko.
Aliro
[redakti | redakti fonton]Nuntempe akvofalo estas ne alirebla por vizitantoj pro la naturprotekto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]- Paĝaro de Ŝtata protekto de naturo de Slovakio pri slovakiaj akvofaloj slovake