Aladár Zalánfy
Aladár Zalánfy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1887 en Bártfa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 15-an de majo 1959 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 22-6-60 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ludisto orgenisto muzikinstruisto |
Aladár Zalánfy [zalAnfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zalánfy Aladár estis hungara orgenisto, fakulo pri orgenoj, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Aladár Zalánfy [1] naskiĝis la 17-an de marto 1887 (laŭ alia informo la mortotago estas la 11-a) en Bártfa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bardejov en Slovakio), li mortis la 15-an de majo 1959 en Budapeŝto (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aladár Zalánfy studis gimnazion en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio inter 1905-1908. Lia plej grava instruisto estis de:Hans Koessler. Li plulernis en Lejpcigo de Karl Straube kaj Sigfrid Karg-Elert, pli poste en Francio de Charles-Marie Widor. Post siaj studoj li koncertadis enlande kaj eksterlande. En 1913 li ekinstruis en muziklernejo en Budapeŝto, ekde 1921 jam en la Muzikakademio, kiu jam estis tiam altlernejo. Ekde 1914 li estis orgenisto de Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto), ekde 1923 ĝis sia morto de Luterana preĝejo (Belváros). Li pensiuliĝis en 1950. Dum la aktivaj jaroj li partoprenis en konstruo de orgeno de Luterana preĝejo (Óbuda) en 1940, kiu estis tiam la plej belsona en Hungario. (Ĝi neniiĝis en 1944.)
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Az orgonajáték művészete I.: Manuál iskola, 1948
- Az orgonajáték művészete II.: Pedáliskola, 1948