Alagoinhas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alagoinhas
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Nordorienta regiono
Subŝtato  Bahio
Mezoregiono Nordoriento de Bahio
Mikroregiono Alagoinhas
Telefonkodo 75
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 151 065  (2022) [+]
Loĝdenso 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 8′ S, 38° 25′ U (mapo)-12.135555555556-38.418888888889Koordinatoj: 12° 8′ S, 38° 25′ U (mapo) [+]
Alto 254 m
Areo 718,09 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Alagoinhas (Brazilo)
Alagoinhas (Brazilo)
DEC
Alagoinhas
Alagoinhas
Situo de Alagoinhas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alagoinhas [+]
vdr

Alagoinhas (prononco [alagoINjas], vorto kiu signifas "lagetoj" portugallingve, oficiale portugale Município de Alagoinhas) estas municipo en la subŝtato Bahio de Brazilo. Ĝi situas en la nordorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Centra sudo de Bahio kaj estas la administra centro de samnoma mikroregiono Alagoinhas. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 151 065 loĝantoj sur areo de 718,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 210 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 108 841. La teritorio havas komunan limon kun Inhambupe, Catu, Teodoro Sampaio, Araçás, Aramari, Entre Rios kaj Pedrão.

Esperanto en Alagoinhas[redakti | redakti fonton]

Jam en 1913 urbanoj de Alagoinhas konatiĝas al Esperanto, la unua disvastiganto de la lingvo Esperanto en tiu urbo estis Carlos Cunha. La 10-an de novembro 1939 li okazigis ĉe la municipa kinejo de Alagoinhas interesan prezentadon de skeĉo de Vitorino Júnior kaj la komedion de João de Castro, “Karnavalo de l’ Vivo”. Menciita prezentado estis brile farita de la loka filharmonia orkestro kaj celis entuziasmigi la lernantojn de la Esperanto-kurso gvidita de li.

La 29-an de decembro, ĉe lernejo “Escola 10 de Junho”, de Alagoinhas, dek lernantoj ekzameniĝis. La ekzamena komisiono estis: instruisto Carlos Cunha, instruistinoj Auta Castro kaj Zita Tavares.

La 24-an de marto 1940 estis fondita Esperanto-klubo de Alagoinhas, kies unua estraro estis la jena: honora prezidanto, Alberto Couto Fernandes; honora membro, Ismael Gomes Braga; prezidanto, Antônio Lima; vicprezidanto, Salomão Barros; 1-a sekretario, Lúcio B. Cardoso; 2-a sekretario, José Marcelino Silva kaj kasisto, Euridice Barros.

En la jaro 1942-a samideanoj Hermes Pitta kaj Jaddo Couto Maciel el Salvadoro de Bahio vizitis Carlos Cunha, al kiu ili liveris entuziasmigan mesaĝon senditan de la estraro de Bahia Esperanto-grupo.

Post Dua Mondmilito ŝajne ne plu estis movado tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]