Alajos Béldy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alajos Béldy
Alajos Béldy
Alajos Béldy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1889 (1889-07-08)
en Budapeŝto
Morto 22-an de decembro 1946 (1946-12-22) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermanaanglafrancapolaitala
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo militisto
vdr

Alajos Béldy [alajoŝ bEldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Béldy Alajos estis hungara oficiro, generalo, naĝisto, olimpiano. Lia origina familia nomo estis Bruckner [brukner] ĝis 1918, poste Béldi ĝis 1927.

Alajos Bruckner[1] naskiĝis la 8-an de julio 1889 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de decembro 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alajos Béldy maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1907, post 3 jaroj li akiris oficiran diplomon en akademio de Wiener Neustadt. En 1917 li finis militan kurson en Laibach, en 1921 li finis militakademion en Budapeŝto. Li restis soldato inter 1909-1945 (dum la 1-a mondmilito, Kalistefa revolucio, Hungara Sovetrespubliko, periodo de Miklós Horthy). En tiu lasta periodo li okupiĝis pri sportaj aferoj en la armeo. Lia rolo dum la nazia erao (1944) estas neklara, supozeble li kaŝiĝis. Pli poste li estis kondamnita je morto, sed li mortis en hospitalo pri arestitoj. En 1994 li rehabilitiĝis.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Alajos Béldy inter 1904-1907 estis naĝisto en ĉebalatona sportklubo. Li estis olimpiano en Inter-Olimpiko 1906 (sub pseŭdonimo "Halász Alajos") sen medalo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Testnevelés – honvédelem (1920)
  • A modern német testnevelés alapgondolata, tervezete és irányai (1925)
  • A svéd nemzet és testnevelése (1927)
  • Unkarin nuorison organisointi ja tehtävä (1942)
  • Az IHNETOV munkanaplója (kompilaĵo, 2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]