Alajos Gedeon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alajos Gedeon
Alajos Gedeon
Alajos Gedeon
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de aŭgusto 1875(nun 1875-08-06)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Alsó-Mecenzéf
Morto la 2-an de marto 1926
en  Hungara reĝlando Makó
Lingvoj hungaragermanafranca
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo verkistoinstruisto
vdr

Alajos Gedeon [alajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gedeon Alajos estis hungara instruisto, lernejestro.

Alajos Gedeon[1] naskiĝis la  6-an de aŭgusto 1875(nun 1875-08-06) en Alsó-Mecenzéf (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Medzev en Slovakio), li mortis la 2-an de marto 1926 en Makó (Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alajos Gedeon supozeble apartenis al la germana minoritato de la lando. Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li studvojaĝis al Aŭstrio, Germanio, Italio kaj Francio. En Parizo li lernis la francan kaj akiris lingvodiplomon. Inter 1909–1920 li estis lernejestro en Nagyvárad, poste li ne akceptis la rumanan regadon, tial li sen havaĵoj translokiĝis al Makó. Li estis gimnaziestro ĝis sia frua morto. Lia scienca laboro rilatis ĉefe al la germanaj lingvo kaj literaturo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Csíky Gergely mint drámaíró (1899)
  • Német hősmondák (1904)
  • Az alsó-mecenzéfi német nyelvjárás hangtana (1905)
  • Német stílusgyakorlatok (1906)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]