Albert Grün

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Grün
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1822 (1822-05-31)
en Lüdenscheid
Morto 22-an de aprilo 1904 (1904-04-22) (81-jaraĝa)
en Strasburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Karl Grün
Okupo
Okupo verkistoinstruisto • revoluciulo
vdr

Albert GRÜN (naskiĝinta la 31-an de majo 1822 en Lüdenscheid, mortinta la 22-an de aprilo 1904 en Strasburgo) estis germana pedagogo, verkisto kaj revoluciulo (1848/49). Lia frato estis la ĵurnalisto Karl Grün.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de bazlerneja instruisto li ekfrekventis la gimnazion de Barmen en 1836. Jam antaŭ maturiĝekzameno li forlasis la lernejon por labori kiel minej-scienca lernoknabo en la karbominejoj de Ruhr-regiono. Kvankam li mallongan tempon jam lernantis ĉe la teknika faklernejo de Bochum li devis reiĝi gimnaziano pro novaj leĝoj. Poste li trejniĝis en Essen.

Sed baldaŭ poste li forĵetis planojn pri minejo-sciencista kariero deĵoronto ĉe asekur-kompanio en Kolonjo. Li pasigis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis filologion ĉe la Bonna universitato. Dum Antaŭmarto li estis, kiel lia frato, je la flanko de la politikaj opoziciuloj. Pro laŭdira lezo de la aŭtoritato de la suvereno - kiun kelkaj malkovris en unu lia skribaĵo - li iris ekzilen al Bruselo en 1846. Tiel li perlaboris la vivon prelegante pri modernaj dramoj.

Dum la revolucio de 1848 Grün revenis al Germanujo kaj aktivis ĉe la fruaj socialistoj. En Berlino li estris la pormaŝinfabrikistan societon Königsstädtischer Maschinenbauerverein, kiu povas taksiĝi frua formo de sindikato. En 1849 li estis oficiala komisiito de la revolucia, provizora registaro de la Reĝlando Saksio en Frankfurto ĉe Majno. Poste li estis civila komisaro en Palatinato. En Palatinato li tre multon faris publiciste en favoro de la revoluciaj ideoj.

Pro partopreno ĉe la Badena ribelo li devis fuĝi al Franclando. Neprezente li estis kondamnita je mortpuno. Strasburge li unue instruadis en porknabinaj liceoj kaj publike prelegis pri la germanaj lingvo kaj literaturo. Post aneksiĝo de Alzaco li estis inter 1870 kaj 1872 redaktisto de la strasburga gazeto Niederrheinischer Courier. Poste li estis ĝis 1895 instruiganto pri historio kaj literaturo ĉe la Supera porknabina lernejo. En 1895 li nomumiĝis gimnazia profesoro. Strasburge li estris filion de la lingvosocieto Allgemeiner Deutscher Sprachverein. Ĉiam li klopodis peri repaciĝon inter germanoj kaj francoj.

Krom politikaĵoj li publikigis dramojn, poeziaĵojn kaj regionhistoriaĵojn pri Alzaco. Inter ili estis ankaŭ ege aplaŭdita verko pri Friederike Brion. Dramo pri Georg Forster restis nepresita. Krome li kritike priesploris diversajn fazojn de la revolucio de 1848/49 kiun li mem aktive ĉeestis.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Offener Brief an die Bonner Studenten. Bonn 1846
  • Das Frankfurter Vorparlament und seine Wurzeln in Frankreich und Deutschland. Leipzig: Wigand 1849.
  • Die Schlitter und Holzhauer aus den Vogesen oder Vierundzwanzig Stunden im Hohwald. Natur- und Menschenskizzen mit 43 lithographischen Original-Zeichnungen von T. Schuler. Straßburg/E.: Treuttel und Würtz 1854
  • Goethe's Faust. Briefwechsel mit einer Dame. Gotha: Scheube 1856 interrete
  • Aus der Verbannung. Gedichte. Straßburg/E. 1859
  • Deutsche Flüchtlinge. Zeitbild. Hamburg: Hoffmann und Campe 1851.
  • Das A-B-C der Ästhetik. Fünf Vorlesungen, gehalten zu Straßburg. Straßburg/E.: Treuttel und Würtz 1856
  • Friederike [von Sesenheim]. Schauspiel. Mit einem Faksimile der Titelheldin. Straßburg/E.: Treuttel und Würtz 1859
  • Das Forsthaus in den Vogesen. Wahrheit und Dichtung [Roman]. Kvar volumoj. Leipzig: Günther 1874
  • Georg Forster: Drama. Kassel: Kassel Univ. Press 1999.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eckhard Trox: Albert Grün. (1822–1904). Eine Biographie. Begleitband zur Ausstellung 30. November 1997–22. Februar 1998. Lüdenscheid: Kulturdezernat der Stadt Lüdenscheid, 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]