Albert Kardos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Kardos
Albert Kardos
Albert Kardos
Persona informo
Naskonomo Katz Ábrahám
Naskiĝo la  26-an de decembro 1861(nun 1861-12-26)
en Transilvanio  Aŭstra imperio Récekeresztúr
Morto la 9-an de januaro 1945
en  Nazia Germanio Göstling an der Ybbs
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo instruisto • literaturhistoriisto
vdr

Albert Kardos [kardoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kardos Albert estis hungara literaturhistoriisto, instruisto. Lia origina nomo (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) estis Katz Albert ĝis 1884.

Albert Kardos

Albert Katz[1] naskiĝis la  26-an de decembro 1861(nun 1861-12-26) en Récekeresztúr (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Recea-Cristur en Rumanio), li mortis la 9-an de januaro 1945 en Göstling an der Ybbs (nazia Germanio, nuntempe en Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Kardos devenis el juda familio. Li maturiĝis en kalvinana kolegio en Debrecen en 1880, post 5 jaroj li akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1887-1891 li instruis en Szentes, poste en Debrecen ĝis 1912, poste li estis lernejestro ĝis 1929. Dum la nazia erao (1944) li estis deportita al la nazia Germanio, kie li mortis. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la unua edzino naskis 2 filojn en 1891 kaj 1892, la dua 3 gefilojn inter 1898–1903. Li ricevis premion en 1886.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A XVI. század magyar lyrai költészete (1883)
  • A magyar zsidóság nemzeti hivatása. (1892)
  • Magyar irodalomtörténeti életrajzok. (1913)
  • Csokonai barátja, Nagy Gábor. (1940)
  • Csokonai ószövetségi látomása. (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]