Saltu al enhavo

Recea-Cristur

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Recea-Cristur [reĉa kristur] (hungare: Récekeresztúr) estas komunumo en Rumanio norde de Cluj-Napoca. Administre apartenas al ĝi Căprioara, Ciubanca, Ciubăncuţa, Elciu, Escu, Jurca, Osoi, Pustuţa.

Ĝia unua mencio skribe estas en 1320. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝi estis en la mezepoko hungara vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). En 1910 ĝi havis 797 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 567 (rumanoj).

Preĝejo en Recea-Cristur

En la iama Récekeresztúr naskiĝis hungara literaturhistoriisto Albert Kardos.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]