Cătina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cătina [kətina], hungare Katona, germane Kettin, estas komunumo en Rumanio oriente de Kluĵo, en la distrikto Cluj en la historia regiono Transilvanio. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cătina, Copru (Kapor), Feldioara (Melegföldvár), Hagău (Hágótanya), Hodaie kaj Valea Caldă (Melegvölgyitanya). Plejparto de la lago Cătina, kaj parto de la rivero Fizeș, ankaŭ troviĝas en la sud-okcidento de la komunumo.

La unua konata mencio de la vilaĝo Cătina skribe estas de 1327, kaj de 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝi estis hungara servutulvilaĝo, kaj ĝis 1919 ĝi apartenis al Kolozs en Hungario. En 1910 ĝi havis 1 879 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), kaj 1 242 (rumanoj,[klarigu] 16% hungaroj) loĝantojn en 1992.

La pentristo kaj grafikisto Jenő Barcsay (1900–1988) naskiĝis en Cătina.[1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]