El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aluniș [aluniŝ] (hungare: Kecsed [keĉed]) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi havis 845 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 — 664 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1247. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝi estis en mezepoko hungara vilaĝo, ĝia rumana loĝantaro loksidiĝis en la 17-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944] ĝi apartenis al Hungario (Kolozs (reĝa departemento) vármegye). Administre apartenas al ĝi Corneni, Ghirolt, Pruneni, Vale.