Fizeșu Gherlii
Fizeșu Gherlii | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Cluj | |
Alinome | Ördöngösfüzes (hungare) | |
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | |
Situo | 47° 1′ N, 23° 59′ O (mapo)47.02333333333323.9875Koordinatoj: 47° 1′ N, 23° 59′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 164 m | |
Poŝtkodo | 407275 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.631 (en 2002) | |
– vilaĝo | 1.385 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 57653 | |
Fizeșu Gherlii [fizeŝu gerli] (hungare: Ördöngösfüzes [ørdøngøŝfyzeŝ]) estas komunumo en Rumanio oriente de Gherla. Administre apartenas al ĝi Bonț, Nicula, Săcălaia. La vilaĝo Lunca Bonțului, kiu iam apartenis aL ĝi, senhomiĝis en la 1980-aj aŭ 1990-aj jaroj.
La partoj de la komunumo situas sud-okcidente de la sidejo, laŭ linio pli-malpli rekta.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 1633 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1431 (rumanoj, 49 % da hungaroj). En la censo de 2002 la 1.385 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 629 | 45,4 % |
rumanoj | 416 | 30,0 % |
romaoj | 339 | 24,5 % |
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skriba estas el 1230. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Ĝia reformita preĝejo havas pentritan lignan baldakenon faritan en 1675 de István Ecsedi Asztalos kaj Mihály Fogarasi Asztalos.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- János Deme (n. 28-a de marto 1928): ĵurnalisto.
- János Lapohos (n. 11-a de aprilo 1929) fizikisto, altlerneja rektoro en Târgu Mureș
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Magyar Zoltán: Tetűbőr Belezna (popolfabeloj), 2008.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|