Căpușu Mare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Căpușu Mare
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Cluj
Alinome Magyarkapus (hungare)
Iama hungara departemento Kolozs
Situo 46° 47′ N, 23° 18′ O (mapo)46.78722222222223.293611111111Koordinatoj: 46° 47′ N, 23° 18′ O (mapo)
Căpușu Mare (Rumanio)
Căpușu Mare (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 457 m
Poŝtkodo 407145
Loĝantaro
– komunumo 3450 (en 2009)
– vilaĝo 835 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 56577
vdr

Căpușu Mare [kəpuŝu mare] (hungare: Magyarkapus [madjarkapuŝ]) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio 25 km okcidente de Cluj-Napoca. Administre al ĝi apartenas Bălcești, Căpușu Mic, Dângău Mare, Dângău Mic, Dumbrava, Agârbiciu, Păniceni, Straja.

Tra Căpușu Mare iras la rumana nacia vojo DN1; 10 km oriente pasas la Transilvania Aŭtovojo. La plej proksima fervoja stacio estas en Gârbău (10 km norde).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 la vilaĝo havis iom pli ol mil loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 940 (rumanoj, 89 % da hungaroj). La komunumo tiam havis 5.855 loĝantojn.

En la censo de 2002 la 835 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
hungaroj 719 86,1 %
rumanoj 108 12,9 %
romaoj 7 0,8 %
Lingvo Nombro Elcentaĵoj
hungara 717 85,9 %
rumana 108 12,9 %
cigana 7 0,8 %

En la tuta komunumo la rumanoj kaj la rumana lingvo estas majoritataj; hungaroj konsistigas nur iom pli ol trionon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua dokumenta mencio estas en 1282. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2012-12-22.
  2. Recensământul populaţiei şi al locuinţelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2012-12-22.
  3. Elhunyt Szilágyi Ferenc operaénekes (hungare) (HTML). krónika (2010-06-21). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2012-12-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]