Albert Kenessey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Kenessey
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1828 (1828-02-04)
en Gerjen
Morto 15-an de julio 1879 (1879-07-15) (51-jaraĝa)
en Slavonski Brod
Tombo Tombejo Farkasrét
Familio
Infano Kenessey Kálmán
Okupo
Okupo maristo
vdr

Albert Kenessey [keneŝei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kenessey Albert estis hungara maristo, fakulo pri ŝipado, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1871).

Albert Kenessey [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1828 en Gerjen. Li mortis la 15-an de julio 1879 en Slavonski Brod.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Kenessey frekventis gimnaziojn en Gyönk kaj Pápa, poste li plulernis en kolegio de Debrecen, fine li lernis en akademio de Rijeka. Li komencis sian karieron en 1847 kiel marista oficiro. Post la revolucio en 1848 li hejmenvenis kaj li iĝis leŭtenanto sur hungara militŝipo. En 1849 la Habsburgoj arestis lin ne tro longe, poste li instruis lingvojn, baldaŭe li laboris en ŝparkaso en Debrecen. En 1852 li kapitaniĝis sur ŝipo en Balatono, en la sekva jaro jam en Danubo. En 1867 li ekhavis postenon en la ŝtata administrado, kie li okupiĝis pri ŝipado. Liaj artikoloj regule aperis precipe en Vasárnapi Újság. Inter 1868-1874 li instruis ŝipadon.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Német–magyar és magyar–német hajózási műszótár (Germana-hungara kaj hungara-germana fakvortaro pri ŝipado), (1865)
  • Segédkönyv hajósok, közlekedési intézetek hivatalnokai és szállítók számára (Manlibro por ŝipistoj, trafikistoj kaj liveristoj), (1873)
  • Adatok folyóink vízrajzi ismeretéhez (1877)

Fontoj[redakti | redakti fonton]