Albert Pintat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Pintat
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1943 (1943-06-23) (80-jaraĝa)
en Sant Julià de Lòria
Ŝtataneco Andoro vd
Alma mater Universitato de Friburgo vd
Partio Liberalistoj de Andoro vd
Familio
Parencoj Josep Pintat Forné vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert Pintat i Santolària (naskita la 23-an de junio 1943 en Sant Julià de Lòria) estas andora ekonomikisto kaj politikisto por la Partit Liberal d'Andorra. Li estis la Ĉefministro de Andoro de 2005 ĝis 2009 [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pintat estas edukita ekonomikisto el Friburgo, Svislando. Post kompletigado de sia eduko en 1967, li laboris kiel komercisto.

En 1986 li estis elektita al la Consell General, la reprezenta asembleo de Andoro, kie li sidis ĝis 1991. Li ankaŭ estis implikita en la diplomatiaj rilatoj de Andoro. De 1995 ĝis 1997, li estis la ambasadoro de Andoro al Belgio, Nederlando, Luksemburgio kaj la Eŭropa Unio. Li tiam estis Ministro de Eksteraj Aferoj de 1997 ĝis 2001 kaj Ambasadoro al Svislando kaj Britio de 2001 ĝis 2004. Li tiam iĝis partiestro de la Partit Liberal d'Andorra, venkis en la elekto kaj funkciis kiel ĉefministro de 2005 ĝis 2009. Li estas la nevo de Josep Pintat Solans, kiu estis la ĉefministro de Andoro de 1984 ĝis 1990 [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Albert Pintat i Santolària», Gran Enciclopèdia Catalana.
  2. «Josep Pintat i Solans», Gran Enciclopèdia Catalana.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]